Flago de Nov-Meksiko

La flago de Nov-Meksiko (subŝtato en Usono) konsistas el ruĝa suno, simbolo de la ziaoj (branĉo de la pueblo-indianoj), sur flava fono. La koloroj honorigas al Izabela la Katolika kaj al la konkistadoroj kiuj esploris la regionon ŝianome.

Flago de Nov-Meksiko
Flago de Nov-Meksiko
Flago de Nov-Meksiko
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Ruĝa suno de la ziaoj sur flava fono.
Oficialigo 1925
vdr

La flago de Nov-Meksiko havas la plej bonan dizajnon el ĉiuj subŝtatoj de Usono, teritorio aŭ kanada provinco, laŭ esploro realigita en 2001 de la Nordamerika Veksilologia Asocio.

En 1920 organiziĝis konkurso por dizajni la flagon de la ŝtato, kaj la premiito estis Harry Mera, el Santa Fe. Mera, arkeologo, estis familiariĝinta kun la simbolo de la suno de la ziaoj, eltrovita en poto de la 19-a jarcento, kaj kiu havis sanktan signifon por la lokaj indiĝenoj, ĉar la numero 4 estas simbolo de la vivcirklo: kvar ventoj, kvar sezonoj, kvar direktoj kaj kvar sanktaj devoj. La cirklo kunfandas ĉiujn dek ses elementojn. La dizajno de Mera estas senŝanĝe uzata ĝis nun. En la lastaj jaroj, la ziaoj klopodis forigi la sanktan simbolon el la ŝtata flago.