La nacia flago de Panamo estis farita de Maria Ossa de Amador. Ĝi estis oficiale adoptita per la "leĝo 48 de 1925". La flago estis konata la 4-an de novembro, unu tago post panama sendependeco disde Kolombio.

La unua flago proponita en 1823 havis 7 horizontalajn striojn de ruĝa kaj flava koloroj, kie blua kantono enhavis 2 orajn sunojn, interligitajn per mallarĝa linio prezentante la oceanojn. Tamen, tio ne estis akceptita de la panama gvidanto, Manuel Amador Guerrero, kies familio dizajnis novan flagon.

La steloj, laŭdire, signifas la rivalajn partiojn, kaj la blanko estas la paco per kiu ili funkcias. Blua estis la koloro de la konservativuloj, kaj ruĝa la koloro de la liberaluloj.