La flago de Sicilio (sicilie: Bannera dâ Sicilia, itale: Bandiera della Sicilia) estis unuafoje adoptita en 1282, post la sukcesa ribelo de Sicilio antaŭ la reĝo Karlo la 1-a de Sicilio. Ĉi tiu flago similas al la flago de la Manks-insulo.

Flago de Sicilio.

La flago estas karakterizita per la ĉeesto de la triskelo en ĝia centro, la (flugila) kapo de Meduzo (Gorgono) kaj tri tritikaj oreloj. La tri fleksitaj kruroj supoze reprezentas la tri pintojn de la triangula formo de la insulo Sicilio, aŭ la historiajn tri valojn de la insulo. La nuna desegno fariĝis la oficiala publika flago de la Aŭtonoma Regiono Sicilio la 4-an de januaro 2000, post la aprobo de certa leĝo, kiu rekomendas ĝian uzon en publikaj konstruaĵoj, lernejoj, urbodomoj, kaj en ĉiuj aliaj lokoj, kie Sicilio estas reprezentita.

La flago estas dividita diagonale en regionojn ruĝan kaj flavan, en kiu la ruĝa koloro reprezentas la municipon Palermo, kaj la flava reprezentas Korleonon, kiu en mezepokaj tempoj estis agrikulturaj urboj. Palermo kaj Corleone estis la unuaj du urboj se temas pri fondado de konfederacio kontraŭ la anĵua regado. Hodiaŭ, la triskelo ankaŭ estas vaste konsiderata kiel reala simbolo de Sicilio. La simbolo ankaŭ estas konata kiel la trinakrio, kiu ankaŭ estas malnova nomo de Sicilio. La nomo ankaŭ estis revivigita kaj uzata dum la aragona periodo de la reĝlando Sicilio tuj post la Sicilia vespro (1282) kiu metis finon al la dinastia regado de la anĵuoj.