La Flago de Teksaso (subŝtato en Usono) estas rektangula, dividita en du samgrandajn horizontalajn partojn, blanka supre kaj ruĝa malsupre, kun bluakolora vertikala stango, kun larĝo de 1/3 de la longo de la flago, sur kiu situas blanka stelo kvinpinta. Ĝi estis adoptita en 1839.

Flago de Teksaso
Flago de Teksaso
Flago de Teksaso
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo tristanga flago (blua, ruĝa kaj blanka) kun solula stelo.
Oficialigo 25-a de januaro 1839
vdr

Teksaso en sia historio vidis la hisadon de ses flagoj. Hispanio, Francio, Meksiko, la Konfederacio kaj la Respubliko Teksaso iam deklaris suverenecon sur la ŝtaton.

Teksaso estis respubliko preskaŭ dum dek jaroj, ĝis aneksiĝo al la Unuiĝintaj Ŝtatoj en 1845. La teksasa flago estas la oficiala simbolo de la ŝtato de la solula stelo, tiel nomata pro la ununura stelo de la ruĝa, blanka kaj blua flago. La koloroj de la flago reprezentas la kuraĝon (ruĝo), la purecon kaj liberecon (blanko), kaj lojalecon (bluo).

Kelkfoje oni konfuzas ĝin kun la flago de Ĉilio. Tamen, la precipa diferenco inter la du flagoj estas la blua kampo kun la blanka stelo kiu kovras nur duonon ĝis la supera duono, dum la teksasa okupas la tutan parton. Krome, la ĉilia flago estis 21 jarojn pli antikva ol la teksasa.

Onidire, la kreinto de la flago de Teksaso estis edzo de ĉilianino, pro kio li inspiriĝis sur ĝi por dizajni la teksasan flagon sed tio neniam estis konfirmita.

Historio redakti

Kiam en 1821 Meksiko definitive sendependiĝis de la Hispana Monarkio, Teksaso estis teritorio en la nordo de tiu nova amerika ŝtato. Cele provizi per loĝantaro tiun regionon, Meksiko favorigis la alvenon de novaj kolonianoj, plejmulte el ili usonanoj. En la jaro 1836 la teksasanoj ribeliĝis kontraŭ Meksiko kaj en tiu jaro Teksaso fariĝis nova sendependa ŝtato. Sur la unua teksasa flago, kiel sendependa ŝtato, aperis sola flava stelo sub blua fono. En la jaro 1838 teksasa senatano William H. Wharton prezentis leĝon kun la celo adopti novan flagon. Tiu nova flago baziĝis sur la jam ekzistanta usona flago, kvankam sur ĝi aperis nur unu stelo, kompreneble ĉar temis pri sola ŝtato. La uzo de tiu nova flago jam anoncis la estonton de la sendependa Teksaso, tio estas, ties integriĝo en la najbaran Usonon, kio okazis fine en la jaro 1846.[1]

Notoj redakti

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 5.