Flago de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko

La flago de la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 10-an de marto 1919 por funkcii kiel la ŝtatsimbolo de la Ukraina SSR. Detaloj de la oficiala flago ŝanĝiĝis antaŭ la disrompo de Sovetunio en 1991, sed ĉio estis bazita sur la ruĝa flago de la bolŝevika revolucio.

Flago de Ukraina SSR (1949–1991)

La unua flago estis ruĝa kun la oraj cirilaj У.С.С.Р. (akronimo por Ukrajinskaja Socialistiĉeskaja Soveckaja Respublika) en la rusa lingvo. En la 1930-aj jaroj, orolimo estis aldonita. En 1937, nova flago estis adoptita, kun malgranda ora rikoltilo kaj martelo aldonita super la cirilaj literoj У.Р.С.Р (URSR, por Ukrajins'ka Radjans'ka Socialistjĉna Respublika) en laukraina lingvo.

Sovetunio kaj du el ĝiaj respublikoj (Ukraina SSR kajBelorusa SSR) estis membroj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĉar iliaj flagoj estis ruĝaj kun nur malgrandaj markadoj en supra maldekstraflanka angulo, la UN postulis ŝanĝi la flagojn en 1949. Por obei, la surskribo estis faligita kaj blua strio (⅓ de larĝo) estis aldonita. Laŭdire la bluo reprezentas la potencon kaj forton de la popolo. Ĝi estis adoptita kiel la oficiala flago de la Ukraina SSR la 21-an de novembro 1949. La aliaj respublikoj de Sovetunio baldaŭ sekvis la eblemon kaj personigis la malsupran trionon de iliaj flagoj.

Vidu ankaŭ redakti