La nacia flago de Vanuatuo estis adoptita la 13-an de februaro 1980. Kiam la Vanua'aku Partio kondukis la landon al sendependeco kiel Vanuatuo en 1980, la koloroj de la partia flago, ruĝa, verda, nigra kaj flava, estis elektitaj por esti la bazo de la nacia flago. Parlamenta komisiono elektis la finan dizajnon bazita sur konkursado de lokaj artistoj.

19:36

La verdo reprezentas la riĉecon de la insuloj, la ruĝo estas simbolo de la sango de virporkoj kaj viroj, kaj la nigro de la vanuatuaj homoj. La ĉefministro de Vanuatuo petis la inkludon de flavaj kaj nigraj strietoj por elstarigi la nigron. La flava Y-formo reprezentas la lumon de la Evangelio ekzamenanta la padronon de la insuloj en la Pacifiko (Vanuatuo estas ĉirkaŭ 90% kristanoj).

La emblemo en la nigro estas aprodento, la simbolo de prospero uzita kiel juvelo en la insuloj, kune kun du folioj de la loka filiko. La folioj laŭsupoze estas signo de paco, kaj iliaj 39 frondoj reprezentas la 39 membrojn de la leĝdona povo de Vanuatuo.