Flago de la Afrika Unio

La flago de la Afrika Unio konsistas el du horizontalaj zonoj verdkoloraj supre kaj malsupre, larĝa blanka strio meze inter la verdaj, kaj mallarĝaj oraj strioj inter la verdaj kaj la blanka. Meze de la blanka strio troviĝas la Emblemo de la Afrika Unio.

Nuna flago
Flago ĝis 2010

Simbolismo redakti

  • La verdo simbolas la esperon de Afriko pri unueco.
  • La orkoloro montras la riĉecon kaj la estontan brilecon de Afriko.
  • La blanko reprezentas la purecon de la afrika sopiro havi sincerajn amikojn en la tuta mondo.