Flago de la Kokosinsuloj

La flago de la Kokosinsuloj estis kreita en la jaro 2003 kaj adoptita la 6-an de aprilo 2004. Ĝi konsistas el verda kampo kun flava cirklo en la kantono, kun palmo en la interno. En la centro de la flago aperas kreskanta luno kaj kvin samkoloraj flavaj steloj de la konstelacio Suda Kruco same kiel la flago de Aŭstralio.