Flanĝo estas elstaranta randaĵo por fortikigi pecon aŭ por ebligi ĝian kunigon kun alia.[1]

Flanĝo kuniganta du tubojn.
Ferma flanĝo ĉe la fino de tubkondukilo.

Per tubaj flanĝoj oni firme, sed disigeble kunigas tubojn ekzemple de tubkondukilo. Decida por la necesa netralaseblo (nepermeablo) estas la premo de la ringo-formaj premsurfacoj sur la intermetita garnaĵo. La premon oni kutime kreas per ŝraŭboj enmetitaj en truoj en la flanĝo-randaĵo (t.n. flanĝo-ŝraŭbingoj). Tiuspecaj flanĝoj kutime estas lutitaj al la tubo. Ili apartenas al la fitingoj (eroj de tubkondukiloj).

Fontoj redakti