Flandra Parlamento

parlamento de Flandrio, Belgio

La Flandra Parlamento (flandre: Vlaams Parlement, kaj iam nomita Flandra Konsilantaro aŭ Vlaamse Raad) konstituas la leĝofaran povon en Flandrio, por aferoj kiuj estas ene de la kompetento de Flandrio, kaj kiel geografia regiono kaj kiel kultura komunumo de Belgio (aparte de la franc-parolanta komunumo kaj Valonio, kiu havas apartajn leĝofrajn instituciojn - nome Parlamento de la Franclingva Komunumo kaj Valona Parlamento).

La Flandra Parlamento aprobas dekretojn, kiuj estas flandraj leĝoj, aplikeblaj al ĉiuj personoj en la Flandra Regiono, kaj al Flandraj institucioj en Bruselo; ĝi nomumas kaj kontrolas la Flandran Registaron; kaj ĝi aprobas la Flandran buĝeton. La Flandra Parlamento kunsidas en la konstruaĵo de la Flandra Parlamento en centra Bruselo, kaj ties membroj kaj stabanaro havas hejmon en la Ĉambro de Flandraj Reprezentantoj.