Flandra transgreso

En geologio transgreso estas transiĝo de la marlimo teren pro kontintenta malsupreniĝo aŭ maraltiĝo.

Flandra transgreso nomiĝas la epoko kiam, dum la nuna holoceno, je la fino de la lasta glaciepoko (Würm) la akvo de la glaciŝildo degelis kaj la nivelo de la maro altiĝis (je ĉirkaŭ 100 m): tiam Flandrio troviĝis submare kaj de tio venas la nomo de la epoko.

Oni scias ke en la Atlantiko la akvo altiĝis je 1,2 mm/jare averaĝe, kun forta plirapidiĝo dum la lasta tempo (dum la industria civilizacio, ĉirkaŭ post 1850): science oni ne konas la kialon, ĉar la malkovro estas tro nova (Topex-Poséidon, Jason, Envisat…) por esplori ĝin je skalo de geologia tempo.

Ekde la mezepoko homoj luktis por regajni teron de la maro kaj kreis polderojn, pro agrikulturaj kialoj.

Vidu ankaŭ redakti