Flandraj Primitivuloj

Flandraj Primitivuloj estas la nomo de grupo de pentristoj el la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Benelukso kaj Norda Francio) en la 15-a kaj frua 16-a jarcentoj. Famuloj de tiu skolo estas Robert Campin, Jan van Eyck, Rogier van der Weyden, Hugo van der Goes, Hans Memling, Justus van Gent, Dirk Bouts kaj Gerard David. Ĉefaj laborlokoj estis Bruĝo, Gento, Loveno, Tournai kaj Bruselo.

Jan van Eyck, nome La geedzoj Arnolfini, 1434, Nacia Galerio, Londono.

Origino de la nomo redakti

La termino "primitivuloj" estas uzata ekde la mezo de la 19a jarcento, kiam sub influo de la Romantikismo la gotikaj pentristoj denove estis aprezitaj. Ne havas pejorativan signifon, sed oni komprenu ĝin laŭ la franca signifo kiel "frua" aŭ "komenca".

En germana kaj angla lingvoj oni uzas terminojn kiel "fru-nederlanda pentroarto".

Stilo redakti

Realismo redakti

Kontraŭe al la idealismaj, nerealaj bildoj de la gotiko, la flandraj primitivuloj pentras realajn vizaĝojn de homoj kiujn oni povus renkonti surstrate. La realismo foje estas tiel detala ke nuntempaj medicinistoj povas rekoni la malsanojn de la bildigitaj personoj.

 
Robert Campin, Anunciacio

Simboliko redakti

La pentraĵoj montras la ĉiutagan realon, sed ili ankaŭ enhavas simbolojn unuavide ne rimarkeblajn. Ekzemple en Anunciacio atribuita al Robert Campin, la libro estas simbolo de la Nova Testamento, dum la volvolibro estas simbolo de la Malnova Testamento.

Aktualigo redakti

 
Dirk Bouts, La Lasta Vespermanĝo, preĝejo de Sankta Petro, Loveno

La flandraj primitivuloj situas la bibliajn bildojn en sia propra tempo. La Lasta Vespermanĝo de Dirk Bouts montras gotikan ĉambron kun tiutempa meblaro. Sur aliaj pentraĵoj videblas la konstruaĵoj de la urbo en kiu la pentraĵo estas farita.

Iluziigo redakti

Oftas la pentrado de iluzioj, ekzemple de muŝo kiu ŝajnas sidi sur la kadro de la pentraĵo. Sur Anunciacio de Jan van Eyck en la Muzeo Thyssen-Bornemisza en Madrid videblas anĝelo kies flugilo troviĝas antaŭ la kadro kaj tiel kreas tridimensian aspekton. La tekniko france nomiĝas trompe-l'œil ("trompas la okulon").

 
Jan van Eyck, Anunciacio en la Muzeo Thyssen-Bornemisza

Manko de ora fono redakti

Antaŭ la Flandraj Primitivuloj al la valoro de artaĵo kontribuis la uzo de oro, perloj kaj aliaj multekostaj materialoj. En la Malaltaj Landoj la uzo de orfolio en pentrado preskaŭ tute malaperis.

Lumo kaj ombro redakti

Akurata kaj realisma reprodukto de lumo kaj ombro estas unu el la plej grandaj atingoj de la Flandraj Primitivuloj.

Influo sur la okcidenteŭropa pentroarto redakti

Pro la rolo de Bruĝo en la internacia komerco pentraĵoj de la Flandraj Primitivuloj rapide disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj influis la prentroarton de Italio ĝis la Balta Maro. Flandraj pentristoj vojaĝis kaj laboris eksterlande; eksterlandaj pentristoj studis en Flandrio.

En Italio influiĝis inter aliaj Domenico Ghirlandaio, Botticelli, Antonello da Messina, Jacopo Bellini kaj Giovanni Bellini, en orienta Eŭropo la gravuristo Martin Schongauer.

Plej influhavaj la Flandraj Primitivuloj estis en Hispanio. La kastiliaj, aragonaj kaj poste la hispanaj reĝoj tre ŝatis la flandrajn pentraĵojn kaj aliajn luksaĵojn. La hispana pentroarto de la 15-a jarcento estas konata kiel hispano flamenco (hispana-flandra).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti