Flandrica estas flandra cifereca biblioteko por publikigaĵoj (libroj, gazetoj, revuoj, k.t.p….) kiuj el kultura kaj historia vidpunkto aŭ kaŭze de ilia kultura heredaĵo-valoro estas gravaj por Flandrujo, ekzemple ĉar ili estis presataj en Flandrujo aŭ ili pritraktas Flandrujon.

Flandrica
cifereca biblioteko
publikaĵo
Komenco 2011 vd
Lando(j) Belgio vd
Fondinto(j) Flandra Heredaĵo-biblioteko vd
Posedata de Flandra Heredaĵo-biblioteko vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La disvolviĝo de kolektad-politiko koncerne flandrica estas parto de la prodekreta tasko de la Flandra Heredaĵbiblioteko, laborkoopera ligilo de ses gravaj Heredaĵbibliotekoj en Flandrujo [1] [2]. La Dekreto pri la Kultura Heredaĵo de 2008 difinas flandrica jene [3]:

Citaĵo
 Flandrica : ĉiuj publikigaĵoj kiuj estas eldonitaj en Flandrujo aŭ eksterlande fare de flandroj, same kiel ĉiuj aferkoncernaj eksterlandaj publikigaĵoj kiuj temas precipe pri Flandrujo. 

Flandrica.be estas reteja portalo por totale ciferecigita materialo el flandraj heredaĵo-bibliotekoj. Krom publikigaĵoj produktitaj en Flandrujo aŭ pritraktantaj Flandrujon, tiu cifereca biblioteko enhavas ankaŭ specialajn unikaĵojn (kiajn manuskriptojn) kiuj strikte ne plenumas la difinon de Flandrica ĉi-supre, sed kiuj estas parto de la flandra biblioteko-patrimonio [4].

Referencoj redakti