Flava nano estas stelo el la tielnomata ĉefa vico, tio signifas, ke ĝi havas similan mason kaj grandecon kiel la suno. La ĉefa vico ampleksas preskaŭ 90 procentojn el ĉiuj steloj kaj formas en la Hertzsprung-Russell-diagramo linion diagonale de la supra mezo dekstren suben al la ruĝaj malgrandaj steloj.

La Suno mem apartenas al la grupo de flavaj nanoj, kiu tamen - male ol Blanka nano aŭ Ruĝa giganto - ne estas fiksa nocio. La nomo nur indikas la relativan malgrandecon de tiuj meznombre grandaj steloj kompare kun ekzemple la Ruĝaj gigantoj, kaj koncernas la flavecan koloron. Tiu lasta estas tipa por steloj, kiuj havas surfacan temperaturon de proksimume 5500 gradoj laŭ Celzio kaj konformas al la spektroklaso G.

La plej multaj el la flavaj nanoj apartenas al la stela loĝantaro I.

Ekzemplo de flavaj nanoj estas la Suno, Alfa Centaŭro, Kepler-452, 51 Pegasi, 55 Cancri, 61 VirginisAsteriono.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti