La Flava pasero (Passer flaveolus), nomata ankaŭ kiel Olivnuka pasero, estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en landoj de Sudorienta Azio nome Birmo (escepte norde kaj sudokcidente), Tajlando, Kamboĝo, Laoso, centra kaj suda Vjetnamio kaj norde de la duoninsula Malajzio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava pasero
Flava pasero, ilustraĵo de masklo
Flava pasero, ilustraĵo de masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. flaveolus'
Passer flaveolus
(Blyth, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Probable evoluis el izolata populacio de paseroj kiuj restis retenitaj en senglacia rifuĝejo en la Delto de la rivero Mekongo (suda Vjetnamio) dum la lasta glaciepoko de la Pleistoceno (antaŭ 25,000-15,000 jaroj). Ĝi estas monotipa specio.

Ĝi havas olivvecgrizajn kronon, nukon kaj kolflankoj, kio ĉirkaŭas helbrunan makulon el la okulo larĝiĝante ĉirkaŭ orelareo kaj super kolflankoj kaj siavice ĉirkaŭanta flavecan vangon. Estas kutima nigra kruco (frunto, traokula strio kaj mentono) sed ege skiza kompare kun similaj samgenranoj. La plej karaktera eco de tiu specio estas la flavaj vango kaj subaj areoj, kio nomigas la specion, ankaŭ en la latina scienca nomo. La supra dorso estas helbruna, dum la suba al pugo estas griza kaj pli malhele ĉe vosto. Subŝultre videbls hela flugilstrio kaj la flugilplumoj estas nigraj kun helaj bordoj. Kruroj kaj piedoj estas oranĝecaj, dum la dika beko estas nigreca ĉefe ĉepinte.

Referencoj redakti

  • Giebel, C. G.. (1877) Thesaurus Ornithologiae III. Brockhaus.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows: a study of the genus Passer', ilustratata de Robert Gillmor, Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.

Eksteraj ligiloj redakti