La Flavbeka kreko (Anas flavirostris) estas anaso de Sudameriko. Kiel ĉe aliaj membroj de la grupo de la plaŭdanasoj kaj ĉe aliaj krekoj, ankaŭ tiu ĉi apartenas al la tre diversa genro Anas; pli precize ĝi estas unu el la "veraj" krekoj de la subgenro Nettion.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka kreko
Flavbeka kreko, A. f. oxyptera
Flavbeka kreko, A. f. oxyptera
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. flavirostris
Anas flavirostris
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Anas flavirostris oxyptera - MHNT

Ĝi loĝas en Argentino, la Falklandoj, Ĉilio, Peruo, Bolivio, Urugvajo, kaj Brazilo. Ĝi estis setliĝinta ankaŭ en Suda Georgio, kie ĝi estis unuafoje registrita kiel reproduktanto en 1971. Ĝi loĝas ĉe fluakvaj humidejoj, prefere ĉe habitatoj marĉaj al riveroj. Konsiderinte ties ampleksan teritorion kaj surlokan abundon, ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[2]

Aspekto redakti

Temas pri anaso kun malhebruna kapo kiu montras tre fajnan punktecon, kaj ĝenerale helgrizaj al sablokoloraj subaj partoj kun tre malgrandaj malhelaj makuloj en brusto; la dorso estas helbruna kun nigreca makuleco ĉefe al malsupra dorso. La vosto estas mallonga kaj hela. La kruroj estas malhelgrizaj kaj la ĉefa distinga karaktero estas tre brilfalva beko (kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo) kun tre kontrastaj nigraj supra bordo kaj pinto.

Taksonomio redakti

Laŭ analizoj de DNA tiu specio estas plej simila al tiu tre diferencaspekta Nordamerika kreko.[3] Krom la konfuziga rilataro kun la krekoj de kapoj ruĝverdaj, ili kune ĉefe similas al radiado de kreko al la Hinda Oceano. Sed la unukolora subaĵo de la Flavbeka kreko kaj ties nomiga beko estas unikaj, kiel oni esperus el specio evoluinta duonmondon aparte el la Berniera aŭ la Gracia krekoj.[4]

Tiu specio estas unika inter siaj parencoj ankaŭ en kelkaj aspektoj de sia postkopulacia kutimaro: post malsupreniro, la masklo etendiĝas supren alte kaj naĝas ĉirkaŭ kaj laŭlonge de la ino.[5]

Tradicie estas agnoskataj 2 subspecioj:

  • Flugilpinta kreko, Anas flavirostris oxyptera (Meyen, 1834) – altaj teroj de centra Peruo al norda Ĉilio kaj Argentino.
  • Ĉilia kreko, Anas flavirostris flavirostris (Vieillot, 1816) – suda Sudameriko kaj tiom norde kiom ĝis suda Brazilo kaj norda Argentino. Ankaŭ ĉe Malvinoj.

Iam tiu specio kaj la Anda kreko formis la superspecion de la Makulkreko, sed pli kaj pli taksonomiistoj konsideris ambaŭ speciojn distingaj.[6]

Notoj redakti

  1. Carboneras (1992), Johnson & Sorenson (1999), Johnson et al. (2000)
  2. Accordi & Barcellos (2006), BLI (2008)
  3. Johnson & Sorenson (1999); vidu tie studadon de la filogenio de la grupo crecca-carolinensis-flavirostris.
  4. Carboneras (1992)
  5. Johnson et al. (2000)
  6. Van Remsen (2008)

Referencoj redakti