La Flavkrura tinamo (Crypturellus noctivagus) estas specio de tinamo troviĝanta en arbaraj kaj arbustaraj habitatoj en tropika kaj subtropika orienta Brazilo.[3] Tiu birdospecio supraĵe simila al koturno havas grizbrunan plumaron kaj du facile separeblajn subspeciojn. Ĝi malpliiĝantas pro homa agado, kaj estis tiele listita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN.[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrura tinamo
Flavkrura tinamo, Crypturellus n. noctivagus
Flavkrura tinamo, Crypturellus n. noctivagus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. noctivagus
Crypturellus noctivagus
(Wied-Neuwied, 1820)[1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
subspecioj

C. n. noctivagus
(Wied-Neuwied, 1820)[2]
C. n. zabele (Spix, 1825)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Subspecioj akj teritorioj redakti

Tiu specio havas du subspeciojn:

Aspekto redakti

 
Crypturellus n. zabele

La Flavkrura tinamo estas proksimume 28 al 31 cm longa. Ties supraj partoj estas grizaj, ties suba dorso kaj flugiloj estas nigre striecaj, ties kolo kaj supra brusto estas grizecaj, ties suba brusto estas rufeca kaj ties ventro estas blankeca. Ĝi havas nigrecan kronon kaj kaj sablokoloran superokulon. Tiu estas pli larĝa kaj pli elstara ĉe la raso zabele, kiu estas ankaŭ pli pala ĝenerale, havas pli blankan (malpli rufeca) gorĝon kaj pli brilflavajn krurojn ol la nomiga raso.[5][7]

Kutimaro redakti

Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Flavkrura tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[8]

Habitato redakti

Ties preferita habitato estas humida arbaro, sed la subspecio zabele loĝas ankaŭ en pli sekaj arbaraj habitatoj, kiaj savanarbaroj kaj Caatinga.[5] Ĝi povas troviĝi ĉe altaĵoj de 700 m aŭ malpli.[9]

Konservado redakti

La Flavkrura tinamo suferas pro disvastigita kaj kontinua habitatodetruo kaj ĉaspremo.[9] Ĝenerale, kvankam ties nombroj malpliiĝantas, ili ne estas je drasta danĝero kaj tiele la specio estis listita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN.[4] Ĝi havas loĝan teritorion de 1,470,000 km².[9] Ne estas ĵusaj vidaĵoj el partoj de ties teritorioj, kaj ŝajne ĝi estas formortinta el Rio de Janeiro.[10]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 Clements, J (2007)
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2012). Crypturellus noctivagusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Sick, H. (1993)
  6. Observadores de Aves de Pernambuco, 2005
  7. Mata, Erize & Rumboll, 2006
  8. Davies, S. J. J. F. (2003)
  9. 9,0 9,1 9,2 BirdLife International (2008)(a)
  10. Gagliardi, R. (2010)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Yellow-legged Tinamou – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus noctivagus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gagliardi, R. (15a Februaro 2010). "Lista das Aves do Estado do Rio de Janeiro". Konsultita la 18an de Februaro 2010.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Mata, J. R. R.; Erize, F.; Rumboll, M. (2006). Birds of South America – Non-Passerines. London: HarperCollins Publishers Ltd. pp. 58–59. ISBN 0-00-715084-9.
  • Observadores de Aves de Pernambuco (10an de Aŭgusto 2005). "Lista das Aves do Paraíba– Brasil" [List of the Birds of Paraíba] (in Portuguese). Konsultita la 18an de Februaro 2010.
  • Sick, H. (1993). Birds in Brazil – A Natural History. West Sussex: Princeton University Press. pp. 103–104. ISBN 0-691-08569-2.

Eksteraj ligiloj redakti