La Flavnigra paruo, Parus xanthogenys, estas paserina birdo de la familio de Paruedoj. La Flavvizaĝa paruo estas probable ĝia plej proksima parenco kaj ili verŝajne estas rilataj al la Tajvana paruo. Tiuj tri paruoj preskaŭ certe formas distingan stirpon kiel montras pruvoj de morfologio kaj analizoj de DNA (Gill et al., 2005). La nomo de la subgenro nome Macholophus estu aplikata al ili.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavnigra paruo

Flavnigra paruo
Flavnigra paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. xanthogenys
Parus xanthogenys
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas de loĝantaj birdoj kiuj reproduktiĝas en Himalajo. La raso de duoninsula Barato estis disigata kiel Parus aplonotus de Rasmussen kaj Anderton (2005).[1] Ĝi estas komuna birdo de malfermaj tropikaj arbaroj, sed ĝi ne loĝas en Srilanko. Ĝi estas aktiva kaj lerta manĝanto, kiu kaptas insektojn kaj araneojn el la foliaro, kaj foje fruktojn.

Aspekto redakti

Ĝi estas facile rekonebla paruo en plej parto de Barato, 13 cm longa kaj 14,1-19,7 g peza, kun larĝa nigra traokula strio (pli larĝa ĉe maskloj) tra la flava vizaĝo. La granda kresto, nuko, kolo, gorĝo kaj larĝa krono estas nigraj kun flavaj vangoj kaj superokula strizono. La subaj partoj estas flavaj (kun verdecaj flankoj) trapasita de nigra vertikala strio kiel xce aliaj paruoj. Do la ĝeneralaj koloroj estas flavo kaj nigro, kio nomigas la specion. Supraj partoj estas olivverdaj. Ili havas du blankajn aŭ flavecajn flugilstriojn kaj blankajn eksterajn vostoplumojn.

La iriso estas bruna, la beko nigra, la gamboj kaj la piedoj ardezbluaj. Inoj kaj junuloj estas pli senkoloraj ol maskloj. La subaj partoj estas ju pli senkoloraj des pli suden en ĝia teritorio.

La Flavnigra paruo estas, kiel aliaj paruoj, voĉema birdo, kiu havas grandan varion de alvokoj, el kiuj plej familiara estas si-si. La kanto estas foje simila al tiu de nuksrompulo nome ĉi-ĉi-ĉi.

Kutimoj redakti

Ili vivas kutime laŭ paroj aŭ etaj aroj. For de la reproduktado asocias al miksitaj aroj, kvankam oni supozas, ke ili estas malpli gregemaj ol aliaj paruoj. Ili estas arboremaj, kaj serĉas nutradon en altaj aŭ mezaj tavoloj de la foliaro foje kaptante insektojn dumfluge.Tiu birdo estas hejmema, kaj ĉikanas minace per krestolevo kaj movoj de flugiloj kaj vosto, se oni ĝenas ĝin.

Ili uzas nestotruojn de pegojaziaj barbuloj, sed tiu specio povas ankaŭ elfosi sian propran neston ĝis 7 m supergrunde aŭ eĉ uzi homfaritajn lokojn kiel ĉe subtegmentoj. La ino demetas kutime 3-5 blankajn ovojn, punktitajn je ruĝo. La du gepatroj partoprenas la konstruadon de la nesto, la kovadon kaj la zorgadon de la birdidoj. Eblas dua ovodemetado.

Temas pri birdo de subtropikaj arbaroj kun klaraĵoj kaj de arbarbordoj. En Himalajo ĉe kverkoj kaj pinoj, foje duarangaj kaj terkultivejoj kun arboj aŭ ĝardenoj. En Barato same ĉe arbaraj habitatoj, dum en la Ghatoj, ĉe malfermaj zonoj kaj ĝangaloj kun bambuo, kardamomo kaj kafoplantejoj. Ili nestumas inter 1000 kaj 2400 m en Himalajo, inter 600 kaj 1830 m en Barato kaj de 760 al 1525 m en la montaj zonoj de Ghatoj. Vintre ili descendas al valoj kaj malaltaj teroj.

Krom la nomiga raso Xanthogenys endemia de Himalajo, de Himaĉal Pradeŝo ĝis Nepalo, ekzistas du aliaj subspecioj: nome la raso Aplonotus, kiu loĝas norde kaj oriente de Barato kaj la raso Travancoreensis kiu loĝas en la Ghatoj kaj sudo de la subkontinento.

Notoj redakti

  1. Rasmussen, P. C. & J. C. Anderton 2005. Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution.

Referencoj redakti

  • Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Harrap, Simon & Quinn, David (1996): Tits, Nuthatches & Treecreepers. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3964-4