Flavokula pingveno

La Flavokula pingveno (Megadyptes antipodes) aŭ Hoiho estas pingveno indiĝena de Novzelando. Dekomence oni supozis, ke ĝi estas proksime rilata al la Blua pingveneto (Eudyptula minor), sed poste molekula studado montris, ke ĝi estas pli proksime rilata al la pingvenoj de la genro Eudyptes. Kiel plej aliaj pingvenoj, ĝi estas ĉefe fiŝomanĝanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavokula pingveno
Flavokula pingveno
Flavokula pingveno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Megadyptes
Specio: M. antipodes
Megadyptes antipodes
(Hombron & Jacquinot, 1841)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Tutmonda distribuado de la Flavokula pingveno ĉe Novzelando
Tutmonda distribuado de la Flavokula pingveno ĉe Novzelando
Tutmonda distribuado de la Flavokula pingveno ĉe Novzelando
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio reproduktiĝas ĉe la Suda Insulo de Novzelando, same kiel ĉe Stewart, Aŭklandoj, kaj Kampbelaj Insuloj. Kolonioj ĉe la Duoninsulo Otago estas populara turisma allogaĵo, kie vizitantoj povas deproksime observi pingvenojn el kaŝejoj, tranĉeoj aŭ tuneloj.

Taksonomio redakti

La Flavokula pingveno estas la nura vivanta specio en la genro Megadyptes. (Oni ĵus malkovris pli malgrandan formortintan specion M. waitaha en 2008.[1] Iam oni supozis, ke ĝi estas pli proksime rilata al la al la Blua pingveneto (Eudyptula minor), sed poste molekula studado montris, ke ĝi estas pli proksime rilata al la pingvenoj de la genro Eudyptes. Pruvaro per mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas, ke ĝi disiĝis el la prauloj de Eudyptes antaŭ ĉirkaŭ 15 milionoj da jaroj.[2]

La Flavokula pingveno estis unuafoje priskribita de Jacques Bernard Hombron kaj Honoré Jacquinot en 1841. La maoria nomo estas Hoiho.

Aspekto redakti

 
Flavokula pingveno dum plumoŝanĝado ĉe Oamaru, Novzelando.

Tiu estas mezgranda pingveno, 62–79 cm longa (tria plej granda pingveno). Pezo povas varii tra la jaro al plej peza, 5.5 al 8 kg, ĝuste antaŭ mudo, kaj almenaŭ 3 al 6 kg post mudo. La maskloj estas pli grandaj ol inoj.[3][4] Ĝi havas palflavan kapon kaj pli palflavan irison kun nigraj plumobordoj. La mentono kaj gorĝo estas brunecnigraj. Estas bendo de brilflava el okulo al nuko. La junulo havas pli grizan kapon sen bendo kaj ties okuloj havas grizajn irisojn.

La Flavokula pingveno povas esti longviva, kaj kelkaj individuoj atingas 20 jarojn de aĝo. Maskloj estas ĝenerale pli longvivaj ol inoj, kio kondukas al seksa proporcio de 2:1 ĉirkaŭ aĝo de 10–12 jaroj.[5]

Distribuado kaj habitato redakti

 
Plenkreskulo en The Catlins, Novzelando.

Tiu pingveno kutime nestumas en arbarojarbustaroj, el lino harakeke (Phormium tenax) kaj lupeno (Lupinus arboreus), sur deklivoj aŭ nestotruoj kaj eĉ ĉe la propra marbordo antaŭ la maro. Tiuj areoj estas ĝenerale lokigitaj en malgrandaj golfetoj aŭ ĉe ĉefteraj areoj de pli grandaj golfoj.[6] Ĝi troviĝas ĉe Novzelando, ĉe la sudorienta marbordo de la Suda Insulo ĉefe ĉe la Duoninsulo Otago, Markolo Foveaux, Stewart-Insulo, kaj ĉeantarktaj insuloj de Aŭklandoj kaj Kampbeloj. Ĝi etendis siajn teritoriojn el la ĉeantarktaj insuloj al la ĉefaj insuloj de Novzelando post la formorto de la Vaitaha pingveno antaŭ kelkaj centoj da jaroj.

Konservado redakti

Tiu specio de pingveno estas endanĝerita, kun ĉirkaŭkalkulita populacio de nur 4000. Ĝi estas konsiderata unu el plej raraj pingvenaj specioj de la mondo. Ĉefaj minacoj estas habitata degradado kaj enmetitaj predantoj. Ĝi povus esti la plej antikva el ĉiuj vivantaj pingvenoj.[7]

Oni setligis rezervejon protektantan pli ol 10 % el la ĉeftera populacio ĉe Long Point en the Catlins en novembro 2007 fare de la Departamento por Konservado kaj la Yellow-eyed Penguin Trust.[8][9]

Aŭguste 2010 la Flavokula pingveno ricevis protekton laŭ la usona Endangered Species Act.[10]

Sano kaj malsano redakti

 
Alvoke ĉe Golfo Kurio, Novzelando.

Printempe de 2004, antaŭe nepriskribita malsano mortigis 60 % el idoj de Flavokula pingveno en la Duoninsulo Otago kaj en Norda Otago. Tiu malsano estis ligita al infekto de Corynebacterium, genro de bakterio kiu kaŭzas difterion ĉe homoj. Ĝin oni ĵus priskribis kiel “difteria stomatito”. Tamen ŝajnas kvazaŭ tiu estis nur duaranga infekto. La unuaranga patogeno restas nekonata. Similan problemon suferis la populacio de la Stewart-Insulo.[11]

Manĝokutimaro redakti

La Flavokula pingveno manĝas ĉefe ĉe la kontinenta ŝildo el 2 al 25 km el la marbordo, plonĝante al profundoj de 40 al 120 m.[12][13] Reproduktantaj pingvenoj kutime entreprenas du tipojn de manĝoveturoj: unutagaj veturoj por kiuj la birdoj eliras mateniĝe kaj revenas vespere (unutagaj veturoj) game ĝis 25 km el ties kolonioj, kaj pli mallongaj vesperaj veturoj dum kiuj la birdoj estas rare pli for el sia nesto ol 4 horoj aŭ ol 7 km.[13] Flavokulaj pingvenoj estas preskaŭ nure bentaj manĝantoj kiuj serĉas predojn laŭlonge de la marfundo. Tiele ĝis 90 % el ties plonĝoj estas bentaj.[13] Tio signifas ankaŭ, ke ties averaĝe plonĝoprofundoj estas determinataj de la akvoprofundoj ene de ties hejmaj teritorioj.[14]

Dieto redakti

Ĉirkaŭ 90 % el la dieto de la Flavokula pingveno estas formata de fiŝoj, ĉefe profundaj specioj kiuj vivas ĉe la marfundo (ekz. la pakirikiri (Parapercis colias), la ruĝa moruo (Pseudophycis bachus), la opalfiŝo (Hemerocoetes monopterygius) [15]. Aliaj kaptataj specioj estas la Novzelanda bludorsa sprato (Sprattus antipodum) kaj cefalopodoj kiaj la sagokalmaro (Nototodarus sloanii).

Reproduktado redakti

 
Marborde de insulo Enderby, Aŭklandoj.

Ĉu la Flavokulaj pingvenoj estas koloniaj nestumantoj estis polemika temo por zoologoj en Novzelando. Plej antarktaj pingvenaj specioj nestumas en grandaj densegaj agregaĝoj de birdoj. Ekzemple ĉe la Imperiestra pingveno. Kontraste la Flavokulaj pingvenoj ne nestumas ene de vidatingo unu de alia. Kvankam ili povas esti vidataj marborde en grupoj de 4–6 aŭ pliaj individuoj poste ili disiĝas tra padoj al unuopaj nestolokoj for de vidatingo unu de alia. La interkonsento de novzelandaj pingvenistoj estas, ke estas preferinda uzi habitaton pli ol kolonion por aludi al areoj kie nestumas la Flavokulaj pingvenoj. Nestolokoj estas selektitaj en aŭgusto kaj normale ili demetas du ovojn en septembro. La kovadaj taskoj (daŭre 39–51 tagoj) estas kunfarataj de ambaŭ gepatroj kiuj povas pasi kelkajn tagojn ĉeneste samtempe. Por la unuaj ses semajnoj post eloviĝo, la idoj estas zorgataj dumtage de unu el la gepatroj dum la alia estas ĉe maro manĝe. La manĝinta plenkreskulo revenas almenaŭ ĉiutage por nutri la idojn kaj anstataŭi la partneron.

Post la idoj estas sessemajnaj, ambaŭ gepatroj iras al maro por havigi manĝon por sia rapide kreskanta ido. Sendependiĝo okazas meze de februaro. Tiam la idoj pezas ĝenerale inter 5 kaj 6 kg. Unua reproduktado okazas post 3–4 jaroj de aĝo kaj oni formas longdaŭrajn partnerecojn.

Pingvenoj kaj homoj redakti

 
Flavokula pingveno.

Turismo redakti

Kelkaj ĉefteraj habitatoj havas kaŝejojn kaj estas relative facile atingeblaj por tiuj kiuj deziras rigardi la birdojn veni marborden. Tiuj estas strandoj ĉe Oamaru, lumturo de Moeraki, nombraj strandoj ĉe Dunedin, kaj The Catlins. Aldone, ankaŭ komercaj turismaj agentoj de Duoninsulo Otago havigas kaŝejojn por rigardi la Flavokulajn pingvenojn.

Kulture redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. (2008) “Relict or colonizer? Extinction and range expansion of penguins in southern New Zealand”, Proc. R. Soc. B. 276 (1658), p. 815–821. doi:10.1098/rspb.2008.1246. 
  2. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). “Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling”, Proc Biol Sci. 273 (1582), p. 11–17. doi:10.1098/rspb.2005.3260. Alirita 2008-03-21.. 
  3. Marion, Remi, Penguins: A Worldwide Guide. Sterling Publishing Co. (1999), ISBN 0-8069-4232-0
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-22. Alirita 2013-11-24.
  5. Richdale, L. (1957) A population study of penguins. Oksfordo: Oxford University Press.
  6. Williams, Tony D.. (1995) The Penguins. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 0-19-854667-X.
  7. Other Penguin Species. Yellow-eyed Penguin Trust. Alirita la 28an de novembro 2007.
  8. Gwyneth Hyndman, Land set aside for yellow-eyed penguin protection in Catlins Arkivigite je 2008-05-06 per la retarkivo Wayback Machine. The Southland Times, Merkrede, 28a Novembro 2007.
  9. 12km coastal reserve declared for yellow-eyed penguins Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, Radio New Zealand News, 27a Novembro 2007.
  10. Five Penguins Win U.S. Endangered Species Act Protection Arkivigite je 2010-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Turtle Island Restoration Network
  11. Kerrie Waterworth, Mystery illness strikes penguins Arkivigite je 2008-05-06 per la retarkivo Wayback Machine, Sunday Star Times, 25a Novembro 2007.
  12. Moore, P. J. 1999: Foraging range of the yellow-eyed penguin, Megadyptes antipodes. Marine Ornithology 27: 49-59
  13. 13,0 13,1 13,2 Mattern, T.; Ellenberg, U.; Houston, D.M.; Davis, L.S. 2007: Consistent foraging routes and benthic foraging behaviour in yellow-eyed penguins. Marine Ecology Progress Series 343: 295-306
  14. Mattern, T.; Ellenberg, U.; Houston, D.M.; Lamare, M.; van Heezik, Y.; Seddon, P.J., Davis, L.S. 2013: The Pros and Cons of being a benthic forager: How anthropogenic alterations of the seafloor affect Yellow-eyed penguis. Keynote presentation. 8th International Penguin Conference, Bristol, UK. 2–6 September 2013. http://combine.cs.bris.ac.uk/opencms/ipc/materials/IPC8_Abstract_Book_complete.pdf Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Moore, P.J.; Wakelin, M.D. 1997: Diet of the yellow-eyed penguin Megadyptes antipodes, South Island, New Zealand, 1991-1993. Marine Ornithology 25:17-29
  16. Rubbish and Recycling - Services. Dunedin City Council. Alirita 14a Marto 2011.

Eksteraj ligiloj redakti