La Flavpaĝa Asocio (angle Yellow Pages Association), konata en la industrio kiel la YPA, estas la regulanta aro de la flavpaĝa industrio de Usono.

Flavpaĝa Asocio
komerca asocio
Komenco 1975
Lando(j) Usono vd
vdr

Fondita en 1975 kiel la Nacia Flavpaĝa Servo-Asocio (angle National Yellow Pages Service Association (NYPSA)), la Flavapaĝa Asocio (YPA) estas la plej granda komerca organizo de presa kaj cifereca amaskomunikilara industrio taksita je pli ol $31 miliardoj tutmonde. Asociaj membroj inkludas Flavpaĝajn eldonistojn, kiuj produktas produktojn, kiuj konsistas el preskaŭ 90 procentojn de la enspezoj de Flavpaĝoj generitaj en Usono kaj Kanado. Membroj ankaŭ inkluzivas la internaciajn, naciajn kaj lokajn vendajn fortojn, certigitajn merkatajn reprezentantojn (CMRs) kaj asociitajn membrojn, grupon de industriaj koncernatoj, kiuj inkluzivas Flavpaĝojn, anoncantojn, vendistojn kaj provizantojn. La asocio havas membrojn en 29 landoj.

La eŭropa ekvivalento al la YPA estas la Eŭropa Asocio de Telefonlibro kaj Datumaj Eldonistoj (angle European Association of Directory and Database Publishers (EADP)).

Ĵuse YPA ŝanĝis la nomon al Loka Serĉo-Asocio.

Eksteraj Ligiloj redakti