La Flavpieda mevo, Larus livens, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio proksime rilatas al la pli komuna Okcidenta mevo kaj oni konsideris ĝin kiel subspecion de tiu ĝis la 1960-aj jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavpieda mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Flavpieda mevo 'Larus livens '
Jonathan Dwight 1819
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Flavpieda mevo estas tipa kaj granda mevo, 53 ĝis 58 cm longa kun enverguro de 120 ĝis 144 cm kaj pezo de 800 ĝis 1250 g kaj estas tre simila al la Okcidenta mevo pro siaj blankaj kapo kaj korpo kaj malhelgrizaj flugiloj kaj dorso kun nigraj flugilpintoj. Ĝi havas flavan bekon kun ruĝa antaŭfina makuleto (kion la idoj bekofrapas por stimuli manĝigadon). La kruroj estas flavaj, sed unujaruloj havas rozkolorajn krurojn kiel la Okcidenta mevo kaj la okuloj estas malhelflavaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo iomete pli granda; la junuloj atingas plenkreskan plumaron post tri jaroj. Ili estas brunaj, kun beko, vosto kaj okuloj malhelaj. Dujaruloj montras kaj nigran larĝan antaŭfinan strion en vosto kaj preskaŭ plenkreskulajn suprajn partojn.

Disvastiĝo redakti

Tiu nearktisa specio estas loĝanta ĉe Kalifornia Golfo, aŭ Maro de Korteso en Meksiko, do estas endemismo, kaj pro tio la specio riskas danĝerojn, kiel ĝenado de turistoj, enmetitaj predantoj aŭ poluado. La plej granda parto de la birdoj ne migras, ĉiukaze disiĝas tra la tuta golfo, sed iom post iom multaj flugas al la lago de Kalifornio Salton dum nereprodukta sezono. La loĝantaro estas supozata ĉirkaŭ 60 000 kaj ŝajne stabila.

Kutimoj redakti

La reprodukta medio, do, estas la orienta marbordo de Kalifornia Duoninsulo, do la okcidenta flanko de Kalifornia Golfo, kie ili nestas ĉu solece ĉu kolonie. Ili defendas agreseme la teritorion kaj kontraŭ ĝenado kaj kontraŭ eventualaj predantoj de idoj aŭ ovoj, kiel la Meleagra katarto (Cathartes aura), kiu en kelkaj kazoj povas esti preskaŭ mortigata de la Flavpieda mevo. Tiuj mevoj manĝas putraĵojn same kiel predantas etajn fiŝojn kaj senvertebrulojn kaj ankaŭ predas idojn kaj ovojn de aliaj marbirdoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti