La fleksebla pino (Pinus flexilis) estas malrapide kreskanta pingloarbo, kiu hejmiĝas en montaroj de la okcidento de Nordameriko. Ĝi nur malofte fariĝas pli alta ol 20 metroj kaj ĝia maksima aĝo estas ĉ. 400 jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinus flexilis

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Koniferopsidoj, Coniferopsida
Ordo: Koniferaloj , Coniferales
Familio: Pinacoj, Pinaceae
Subfamilio: Pinoideae
Genro: Pinus
Specio: P. flexilis
fleksebla pino, Pinus flexilis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
masklaj strobiloj kaj pingloj
nematuraj strobiloj
fleksebla pino en montaro San Gabriel

Priskribo redakti

La fleksebla pino estas 20 ĝis 35 metro alta arbo kun maldensa krono kaj malprofunda radikaro. La trunko atingas diametron de 100 ĝis 120 cm kaj havas 2,5 ĝis 5 cm dikan ritidomon. Libere kreskante la trunko restas malalta. Ofte la specio kreskas plurtrunke kaj nerekte, ĉe arbarlimo la specio kreskas arbuste.[1] La branĉoj staras vertikale kaj arke supren. Junaj branĉoj estas flave verdaj, kalvaj kaj kovrataj de mallongaj brunaj haroj. Poste ili iĝas helgrize kaj ili restas flekseblaj.

La fleksebla pino estas monoika. La masklaj strobiloj iĝas ĉ. 1 cm longaj kaj estas ruĝecaj. La inaj floraroj estas oblongaj- ovformaj, kaj staras vertikale en grupoj de tri ĝis kvar. La preskaŭ sidantaj floraroj estas brile helbrunaj kaj kovrataj de rezino.[1] Strobilo longas 7 ĝis 15 cm kaj larĝas 4 ĝis 6 cm. La durŝelaj semoj longas 8 ĝis 12 mm kaj larĝas 7 ĝis 8 mm. Ili havas 2 mm larĝan flugorlon. La semoj maturiĝas en la dua jaro. La arbo floras en junio kaj julio. La semoj maturiĝas en aŭgusto kaj septembro.

La kromosomonombro estas  .[2]

Disvastigo kaj postuloj al la kreskejoj redakti

 
disvastigejo de la fleksebla pino

La fleksebla pino troviĝas kiel insuloj en la okcidento de Nordameriko, en la Rok-montaro, la kalifornia Blanka montaro kaj la Sierra Nevada. Ĝi kreskas de la sudorienta Brita Kolumbio kaj sudokcidenta Alberto ĝis Kalifornio, Utaho kaj Koloradio kaj orienten ĝis Norda Dakoto, Suda Dakoto kaj sudokcidenta Nebrasko. Izolitaj kreskejoj ekzistas en norda Arizono kaj en la nordo de Nov-Meksiko. [3][1]

La planto bone kreskas sur sekaj, nutraĵmalriĉaj, malprofundaj ĝis mezprofundaj kreskejoj. [3] Ĝi ofte kreskas en deklivoj en alteco de 1000 ĝis 3700 metroj[1].

Ekologio redakti

La fleksebla pino ofte kreskas kune kun Menzies-pseŭdocugo, abioj kaj piceoj. Ĝi estas atakata de la fungo Cronartium ribicola kiel la aliaj kvinpinglaj pinoj. [3]

Sistematiko redakti

La fleksebla pino apartenas al la subgenro strobus kaj tie al la sekcio quinquefoliae.[4] En ĝiaj limregionoj la planto hibridiĝas kun Pinus strobiformis.[2]

La kultivaro 'Firmament’ havas pli mallongajn pinglojn kaj pli pli grizbluajn pinglojn ol la cetero de la specio.

Uzado redakti

La ligno estas ekonomie senvalora, sed la planto havas ian ornamvoloron. Ĝi atingis en 1861 Mezeŭropon, kie ĝi estas vintrorezista. La semoj similas al cembro kaj same havas manĝeblajn kaj bongustajn semojn.

Literaturo redakti

  • Hecker, U. :Bäume und Sträucher. BLV Handbuch. BLV Buchverlag. München. 2006. ISBN=3-8354-0021-5. Paĝo 82.

Referencoj redakti

[3] [1] [5] [6] [4] [2]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Schütt et al.: Lexikon der Baum- und Straucharten, S. 363
  2. 2,0 2,1 2,2 Pinus flexilis. In: Flora of North America Vol. 2. www.eFloras.org, [1] konsultita la 18an de Julio 2018 (angle).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Hecker: Bäume und Sträucher, S. 82
  4. 4,0 4,1 Pinus flexilis. Germplasm Resources Information Network (GRIN), [2] konsultita la 18an de Julio 2018 (angle).
  5. Roloff et al.: Flora der Gehölze, S. 764
  6. Roloff et al.: Flora der Gehölze, S. 765

Eksteraj ligiloj redakti