Flickr estas usona servo pri bildigado kaj filmoj, kaj ankaŭ interreta komunumo. Ĝi estis kreita de Ludicorp en 2004 kaj estis populara ĉe gastigado de altaj distingivaj fotoj de amatoraj kaj profesiaj fotistoj. Ĝi ŝanĝis sian posedanton plurfoje kaj nune estas posedata de SmugMug ekde la 20-a de aprilo 2018[1][2] .

Flickr
emblemo
blidgastiga servo • video-gastiganta servo • online community • bildodiskonigo • Wikimedia type of file source • poŝtelefona aplikaĵo
file available on the internet
Komenco 10-a de februaro 2004 vd
Sidejo San-Francisko
Fondinto(j) Stewart Butterfield • Caterina Fake vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝis la 20a de marto 2013, Flickr entute registris 87 milionojn da membroj kaj pli ol 3,5 milionojn da novaj bildoj alŝutitaj ĉiutage, kiel raportis The Verge[3]. La 5-an de aŭgusto 2011, la retejo raportis, ke ĝi gastigas pli ol 6 miliardojn da bildoj. Fotoj kaj filmetoj estas alireblaj de Flickr sen la bezono registri konton, sed oni devas fari konton por alŝuti enhavon al la retejo. Registri konton ankaŭ permesas al uzantoj krei profilan paĝon enhavantan fotojn kaj filmetojn, kiujn la uzanto alŝutis, kaj ankaŭ donas la eblon aldoni alian Flickr-uzanton kiel kontakton. Por moveblaj uzantoj, Flickr havas oficialajn poŝtelefonajn programojn por iOS, Android, kaj optimumigita movebla retejo[4] .

Akcepto redakti

Flickr fariĝis tuja sukceso kaj estas vidata kiel sukcesa ekzemplo de "Retejo 2.0", kaj jaron poste aĉetis Yahoo![5][6]. Komence la retejo estis pli populara ĉe profesiaj fotistoj kaj grafikistoj same kiel blogantoj, kiuj uzis ĝin kiel bildodeponejon. En 2007 ĝi estis la 19-a plej populara retejo. Tamen ĝia populareco malpliiĝis, ĉar ĝi perdis sociajn retojn kun kapabloj por kundividi bildojn kiel Facebook, kaj arkivaj retejoj kiel Dropbox.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti