Flora estis gasteja ensemblo en Erfurto, Germanio, Steiger-strato nr 18, kiu ekzistis de 1876 al 2017.

Ĝardeno gasteja (ca. 1920)

Historio redakti

 
Reklamo de 1896
 
Haus Flora disde nordo (2017)
 
La haloj dum bedaŭrinda malkonstruo (2017)
 
Haus Flora disde sudo (2017)

Temis pri ensemblo konsistinta el tri domoj, kiuj ĉirkaŭis liberan aeron utiligitan kiel manĝoĝardenon. La ĉirkaŭ la jaro 1870 konstruita ĉefa ejo estis duetaĝa stukita trabfakaĵo laŭ la t.n. Svisa stilo kun antaŭa libera ŝtuparo kaj duetaĝa loĝio kun oblikva ejo. La pli longaj gabloj estis ornamitaj per malkontinua lignaĵo. Maldekstre de ĝi staris iomete pli malfrue starigita unuetaĝa halkonstruaĵo kun rondarkaj fenestroj, kie instalitis kafejo. Dekstre troviĝis duetaĝa ejo kun tipa okangula turo kiu iam estis eĉ belvidejo. En ĝi estis ankaŭ gastejo kaj koncerta respektive bala salonego, kies unua mencio estis en 1876. Pluse estis tie kegloludejo marmora kaj bilardejo.[1]

En 1896 tenadis la tuton A. Michi, antaŭ ol akiro fare de Ernst Schieblich, en kies familio ĝi restis dum du generacioj. Ankaŭ en la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj la erfurtanoj ege ŝatis tiun lokon kiu troviĝis ĉe fina haltejo ene de la erfurta tramliniaro. Ĝi servis ĉefe kiel ekskursa elir- kaj finpunkto por agrablaj promenadoj tra Steiger-arbaro. Krome okazis en ĝi multaj dancvesperoj, varieteoj, baloj kaj grandaj ricevoj. Dum la Dua mondmilito gastigitis ene forpelitoj el Eosta Eŭropo. Dum GDR-tempo mallongan tempon gastejestris ankoraŭ la filino de Schieblich, Charlotte Dübber. Poste ŝi pruntedonis la bienon al la Pormetiista ĉambro kiu instalis surloke renkontiĝlokon por metiistoj (Haus des Handwerks). Ĉar la prunteprenpagoj estis ridinde malaltaj, restaŭradoj necesoj ne povis fariĝi, pro kio finfine venditis la tuto kontraŭ nur 70.000 eostgermanaj markoj al la metiistaro.

Post la Turniĝo aĉetis la bienon investanto kontraŭ pli ol 1 miliono da okcdentgermanaj markoj. La ĉefa ejo restaŭritis kaj taŭgigitis por uzo loĝeja. En la dekstra flanka ejo troviĝis vinvendejo. La salonego estis ekde 1993 event-okazejo nomita Sockenschuss, kaj inter 2000 kaj 2016 diskoteko kun la nomo C1. La finon de junio 2017 malkonstruitis la tuto por starigi du blokojn kun po dekunu loĝejoj kun proprietrajto.

Literaturo redakti

  • Michael Keller: Restaurant, Partykneipe, Diskothek – die alte „Flora“ in Erfurt hat ausgedient., Thüringer Allgemeine, Erfurto, 13.8.2016
  • Michael Keller: „Jegliches hat seine Zeit“, Thüringer Allgemeine, Erfurt, 28.6.2017

Notoj redakti

  1. Engazeta reklamo "Restaurant Flora" de 1896, Urba Arkivo de Erfurto

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flora (Erfurt) en la germana Vikipedio.

50.96244611.017795