Flora Sinensis estas unu el la unuaj eŭropaj naturhistoriaj libroj pri Ĉinujo, publikigita en Vieno en 1656. Ĝia aŭtoro, Michał Boym, estis jezuita misiisto el Polujo ( en tiun tempon Respubliko de Ambaŭ Nacioj ).

Flora Sinensis
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michał Boym
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1656
Loko Vieno
vdr
Paĝo el la Flora Sinensis de Boym.

La libro estis la unua priskribo de ekosistemo de la Fora Oriento publikigita en Eŭropo. Boym substrekis la medikamentajn trajtojn de la ĉinaj plantoj. Interese, la libro ankaŭ inkludis pledojn por subteno de la katolika ĉina imperiestro kaj ĉiu paĝo enhavis temposkalon montrantan al la dato de 1655, la dato de kronado de imperiestro Leopoldo la 1-a kiel la Reĝo de Hungarujo, ĉar Boym volis akiri subtenon de tiu monarko por sia misio.

Estis dirite ke la Flora Sinensis estis la unua libro kiu uzis la nomon "Flaŭro" en tiu signifo, libro kovranta la plantomondon de regiono. Tamen, malgraŭ sia titolo, la libro pritraktis ne nur plantojn, ĝi ankaŭ inkludas kelkajn speciojn kiuj estas nek plantojn nek ĉinajn.

Eksteraj ligiloj redakti