Florian Witold ZNANIECKI (naskiĝis la 15-an de januaro 1882 en Świątniki, distrikto Włocławski, mortis la 23-an de marto 1958 en Urbana-Champaign, ŝtato Illinois) estis pola filozofo kaj sociologo, kreinto de la pola akademia sociologio. Liaj verkoj estas konataj en la mondo, precipe en Usono, kie loĝis kaj laboris dum multaj jaroj.

Florian Znaniecki
Persona informo
Florian Znaniecki
Naskiĝo 15-an de januaro 1882 (1882-01-15)
en Świątniki, Włocławek County
Morto 23-an de marto 1958 (1958-03-23) (76-jaraĝa)
en Urbana
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Roselawn Cemetery vd
Lingvoj anglapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de Varsovio vd
Memorigilo Florian Znaniecki
Familio
Dinastio Q63531278 vd
Infanoj Helena Znaniecki Lopata vd
Profesio
Okupo filozofosociologo • universitata instruisto vd
Laborkampo sociologiofilozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Znaniecki estis unu el ĉefaj reprezentantoj de la humanisma sociologio. Internacian famon donis al li laboraĵo verkita kun William I. Thomas Chłop polski w Europie i Ameryce (esperante: Pola kamparano en Eŭropo kaj Ameriko). Znaniecki postulis konsideri sociajn fenomenojn kiel aktualan aŭ potencian objekton de ies agado (principo de humanisma koeficiento). Laŭ la postulo sociologo devus rigardi la realon per la okuloj de ĝia partoprenantaro (subjekta alpaŝo), sed ne laŭ absoluta observanto (objekta alpaŝo). Znaniecki kiel unu el la unuaj sociologoj aplikis metodon esplori personajn dokumentojn, kiel aŭtobiografioj, leterojmemoraĵoj. Ĉi-maniere li analizis polajn enmigrintojn, kiuj vivis en Usono.

Publikaĵoj redakti

en la angla:

  • The Polish Peasant in Europe and America (kunaŭtoro: William I. Thomas, la verko estas 5 voluma, 1918-1920)
  • Cultural Reality (Chicago 1919)
  • The Laws of Social Psychology (Varsovio-Kraków-Poznań 1926)
  • The Method of Sociology (Novjorko 1934)
  • Social Actions (Nojorko 1936)
  • The Social Role of the Man of Knowledge (Novjorko 1940)
  • Cultural Sciences. Their Origin Development (Urbana 1952)
  • Modern Nationalities (Urbana 1952)
  • Social Relations and Social Roles (San Francisco 1965)
  • On Humanistic Sociology (elekto de laboraĵoj redakte de R. Bierstedt, Chicago kaj Londono 1969)
  • The Social Role of the University Student (Poznań 1994)

en la pola:

  • Zagadnienie wartości w filozofii (Problemo de valoro en filozofio; Varsovio 1910)
  • Humanizm i poznanie (Humanismo kaj ekkono; Varsovio 1912)
  • Upadek cywilizacji zachodniej. Szkic z pogranicza filozofii kultury i socjologii (Falo de la okcidenta civilizo. Skizo lime de kultur-filozofio kaj sociologio; Poznań 1921)
  • Wstęp do socjologii (Enkonduko al sociologio; Poznań 1922)
  • Socjologia wychowania (Sociologio de eduko; volumo 1-a Varsovio 1928, volumo 2-a Varsovio 1930)
  • Miasto w świadomości jego obywateli (Urbo en la konscio de ties civitanoj; Poznań 1932)
  • Ludzie teraźniejsi a cywilizacja przyszłości (Nuntempaj homoj kaj la civilizo de estonto; Lvovo-Varsovio 1934)
  • Nauki o kulturze (Sciencoj pri kulturo. Ilia dekomenca evoluo; Varsovio 1971)
  • Chłop polski w Europie i Ameryce (Pola kamparano en Eŭropo kaj Ameriko; Varsovio 1976)
  • Społeczne role uczonych. Pisma wybrane (Sociaj roloj de sciencistoj. Elektitaj skribaĵoj; Varsovio 1984)
  • Pisma filozoficzne (Filozofiaj verkoj; volumo 1-a Varsovio 1987, volumo 2-a Varsovio 1991)
  • Współczesne narody (Nuntempaj nacioj; Varsovio 1990)
  • Rzeczywistość kulturowa (Kultura realo; Varsovio 1990)
  • Społeczna rola studenta uniwersytetu (Socia rolo de universitata studento; Poznań 1997)

Bibliografio redakti

  • Zygmunt Dulczewski: Florian Znaniecki. Życie i dzieło (Florian Znaniecki. Vivo kaj verko; Poznań 1984)
  • Andrzej Kwilecki (redaktisto): Florian Znaniecki i jego rola w socjologii (Florian Znaniecki kaj lia rolo en sociologio; Poznań 1975)
  • Jerzy Szacki: Znaniecki (Warszawa 1986)

Eksteraj ligiloj redakti