Florparado estas tradicia publika parado de ĉaroj kaj grandaj figuroj, dekoritaj per grandegaj nombroj de floroj. Ofte piediraj figuroj – ankaŭ dekoritaj per pli aŭ malpli da floroj, foje sur grandaj ĉapoj – akompanas la ĉarojn. Aparte florparadoj ŝatatas kaj oftas estas en Nederlando, kie ili nederlandlingve nomiĝas Bloemencorso (prononco "Blumenkorso") kaj rigardiĝas tipa nacia kutimo. Tamen ili ankaŭ – malpli multnombre – troveblas en Flandrio (ekzemple en LoenhoutBlankenberge), en norda Francio kaj en Germanio. Signifa florparado krome estas la Rose Parade en Pasadena, Kalifornio en Usono, kiu ĉiujare okazas la 1-an de januaro. Menciindas krome florparado nomata Battle of Flowers ("batalo de floroj") sur la insulo Ĵersejo apartenanta al Britio.

Bloemencorso en Zundert
Rose Parade en Pasadena, Kalifornio en Usono
Bloemencorso en Winterswijk

La plej granda nederlanda florparado estas tiu de la urbeto Zundert, kiu okazas ĉiujare dum la unua dimanĉo de septembro. Laŭ grandeco sekvas tiuj de Sint Jansklooster, Lichtenvoorde, Valkenswaard kaj Vollenhove. Ĉiuj el ili okazas dum la monatoj aŭgusto aŭ septembro, kaj prezentas aparte daliojn en multaj koloroj.

La florparado de Aalsmeer, kiu aparte konatiĝis, ĉar la nederlanda televido ĉiujare amplekse filmis ĝin, ne plu okazas de post la jaro 2007.

En Hispanio ekzistas similaj kutimoj en sudaj regionoj kie ĉefe dum printempo kaj ĉefe rilate la dimanĉon de la Sankta Semajno, sed ne nur, okazas kamparfestoj al kiuj la vilaĝanoj iras per ĉaroj dekoritaj per floroj kaj aliaj ornamaĵoj kio similaspektas al la nederlandaj paradoj, sed kutime rilate al tradiciaj festoj rilataj al la katolika religio.

Lokoj de ĉiujaraj florparadoj en Nederlandlingvio redakti

Lokoj de ĉiujaraj florparadoj en Hispanio redakti