Flowers and Trees (Floroj kaj arboj) estas usona animaciita kurta filmo de 1932 en la serio de Silly Symphony, kiu estis produktita de Walt Disney kaj reĝisorita de Burt Gillett. Ĝi estis ekelsendita en kinejoj fare de United Artists el la 30a de julio 1932. Ĝi estis la unua komerce elsendita filmo kiu estis produktita en la tutkolora tristria procezo de Technicolor[1] post kelkaj jaroj de dukoloraj filmoj per Technicolor. La filmo estis sukceso kaj ekonomie kaj por la kritikistaro, kaj ricevis la unuan Oskar-premion por Animaciitaj Kurtoj.

Flowers and Trees
mallonga movbildo
Originala titolo Flowers and Trees
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 30 jul. 1932
Ĝenro desegnofilmo, muzika filmo
Reĝisoro(j) Burt Gillett
Produktisto(j) Walt Disney
Muziko de Franz Schubert
Produktinta firmao Walt Disney Company
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Mallonga Movbilda Filmo
IMDb
vdr

Printempe floroj, fnugoj kaj arboj faras sian kalistenion. Kelkaj arboj muzikas, uzante ĉirojn kiel harpokordoj kaj koruson de ruĝgorĝuloj. Truhava maljuna arbo konkurencas kun pli juna kaj sana arbo por la atento de ina arbo. La juna arbo venkas, sed la maljuna revenĝas per ekincendio. Plantoj kaj bestoj klopodas estingi aŭ eviti la fajron. Farante truojn en nuboj kaj okazigante pluvon, la birdoj sukcesas finigi la incendion, kaj la maljuna arbo pereas dum la juna kaj la ina arboj engaĝiĝas uzante raŭpon kiel ringo, kaj finfine ili kisas unu la alian sub 12-kolora ĉielarko.

Notoj redakti

  1. Robertson, Patrick (2011). Robertson's Book of Firsts. London: Bloomsbury. Alirita la 13an de junio 2019.

Bibliografio redakti

  • Maltin, Leonard: The Disney Films. (Kvara eldono.) New York: Disney Editions, 2000. ISBN 0-7868-8527-0.
  • Merritt, Russel – Kaufman, J. B.: Walt Disney’s Silly Symphonies: A Companion to the Classic Cartoons Series. Gemona: La Cinecita del Friuli, 2006. ISBN 88-86155-27-1.