Fluganta Universitato

Fluganta Universitato (pole Uniwersytet Latający, malpli ofte tradukita ankaŭ kiel "Flosanta Universitato") estis eksterŝtata eduka[1] iniciato[2] kiu funkciis de 1885 ĝis 1905 en Varsovio, nome historia ĉefurbo de Pollando, tiam sub la kontrolo de la Rusa Imperio. Ĉi tiu entrepreno estis renovigita dum la Dua Mondmilito kaj refoje estis revivigita inter 1977 kaj 1981 en la Popola Respubliko Pollando.

Memortabulo sur la iama konstruaĵo de Universitato de Libera Pollando, Varsovio

La celo de tiu kaj similaj institucioj estis havigi al la pola junularo oportunon por edukadon ene de la kadro de tradicia pola instruado, kiam tio koliziis kun la ideologio de la regantaj aŭtoritatoj. En la 19a jarcento, tiaj eksterŝtataj institucioj ludis gravan rolon en la nacia klopodo rezisti germanigon sub Prusia kaj rusigon sub Rusia okupacio.[3] En la fruaj jaroj la celo estis instrui al studentoj historion kaj la polan kaj poste la vicon da subjektoj estis vastigita. La intenco estis havigi al pola junularo ŝancon por edukado kadre de la tradicia pola kulturo, kiam tio koliziis kun la ideologio de la aŭtoritatoj. Klasoj estis donitaj nokte en keloj kaj diversaj sekretaj lokoj por eviti la okulojn de la spionoj de la Rusa Imperio. En la epoko de la komunista Popola Respubliko Pollando, la Fluganta Universitato havigis edukajn oportunojn ekster la registara cenzuro kaj kontrolo de edukado.[4]

La reto de subteraj universitataj fakultatoj rapide disvastiĝis kaj en 1944 estis pli ol 300 prelegantoj kaj 3500 studentoj en diversaj kursoj. Nur la Universitato de Varsovio havis la sekvajn fakojn: Juro, Sociaj Sciencoj Fakultatoj, Filozofia Fakultato, Medicino, Teologio, Matematiko, kaj Biologio.

Marie Curie, sciencistino de pola deveno, kiu dufoje gajnis la Nobel-premion, studis inundadon en la universitato ĉar ŝi ne estis akceptita al la universitato pro la politikaj opinioj de sia familio kaj esti virino.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Betty Jean Lifton, The King of Children: The Life and Death of Janusz Korczak, p. 35, St. Martin's Press, 1997, ISBN 0-312-15560-3
  2. Peter Brock, John Stanley, Piotr J. Wróbel, Nation And History, p. 167, University of Toronto Press, 2006, ISBN 0-8020-9036-2
  3. David Palfreyman (ed.), Ted Tapperm, Understanding Mass Higher Education, Routledge (UK), 2004, ISBN 0-415-35491-9, Google Print, pp. 141–142.
  4. Barbara J Falk, The Dilemmas of Dissidence in East-Central Europe: Citizen Intellectuals and Philosopher Kings, Central European University Press, 2003, ISBN 963-9241-39-3, Google Print, p. 42.