Fluganta subtaso

subtasoforma nifo

Fluganta telerofluganta subtaso estas tipo de neidentigita fluganta objekto (Nifo) kun korpoformo simila al telero, ĝenerale priskribita kiel arĝent- aŭ metalkolora kaj kun moviĝantaj lumoj aŭ aliaj lumefikoj.

Foto el 1952, Usono

La unua notado de fluganta telero okazis fare de Kenneth Arnold, la 24-an de junio 1947. Kvankam oni vidis similajn nifojn jam ekde Mezepoko, la sciigoj pri flugantaj teleroj disvastiĝis kun la komenciĝo de malvarma milito. Ĝi estis/estas fidela temo en la klaĉgazetoj kaj ofte aperis en sciencfikciaj filmoj en la 1950-60aj jaroj kaj kelkfoje eĉ pli poste (ekz. Mars Attack en la 2000-aj jaroj).

Spite al fotilhavaj poŝtelefonoj kaj diĝitaj kameraoj, oni ne povis pruvi ekziston de fluganta telero kiel kosmoŝipo de eksterteruloj. Multaj fotografiaĵoj pruviĝis falsaj.

vidu ankaŭ redakti