Flugcindro estas solidaj, dispersaj (korpeta, pulvora) restaĵoj de bruligaĵoj, kiujn la ellasaj gasoj kunportas. Flugcindro estiĝas en grandaj kvantoj en varmocentraloj kaj rubaĵ-bruligejoj kaj estas disigita per filtriloj el la ellasaj gasoj. La grandeco de la cindreroj varias de 1 µm ĝis 1 mm kaj havas diversajn formojn.

La konsisto de la flugcindro dependas de la brulmaterialo (karbo, biomaso, rubaĵo) kaj entenas de restaĵoj, mineraloj ĝis toksaj materialoj, dioksinoj. Dum cindro de karbo estas unueca, kunrestanta, la flugcindro de la rubaĵ-bruligejoj estas pli danĝera kaj oni devas post-trakti, eĉ deponi ĝin.