Flughaveno Berlino-Tempelhof

w1

La Flughaveno Berlino-Tempelhof (IATA-kodo: THF, ICAO-kodo EDDI) ĝis la fino de oktobro 2008 estis unu el tri funkciantaj flughavenoj en la metropola regiono de Berlino kaj la sola situanta ene de la urbolimoj. En la jaro 2008 uzis ĝin 278 555 pasaĝeroj kaj aldone 450 tunoj da kargo estis transportitaj pere de ĝi. En 2007 ankoraŭ temis pri pli ol 350 000 pasaĝeroj - laŭ la nombro de pasaĝeroj ĝi tiujare estis la 22-a plej granda flughaveno de Germanio. Al la soldatoj de la usona armeo, Tempelhof estis konata sub la mallongigo TCA (angle Tempelhof Central Airport).

Flughaveno Berlino-Tempelhof
internacia flughaveno
IATA: THF ICAO: EDDI
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Berlino
Tipo Civila (kaj usona armea) flughaveno
Mastrumanto Berliner Flughafen GmbH (BFG)
Apuda urbo 4 km sudokcidente de la urbocentro de Berlino
Alteco 48 m m
Geografia situo 52° 28′ 25″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)52.47361111111113.401666666667Koordinatoj: 52° 28′ 25″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)
Map
Flughaveno Berlino-Tempelhof
Kurej-angulo 09R/27L kaj 09L/27R
Kurej-longo 1840 m kaj 2094 m
Retejo http://www.berlin-airport.de
vdr

Situo redakti

 
situo de la berlinaj flughavenoj

La flughaveno Tempelhof situas kvar kilometrojn sudokcidente de la urbocentro en la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg. Ĝi situas 48 metrojn super la marnivelo.

Historio redakti

La flughavena areo ĝis la 19-a jarcento estis armea ekzercejo. En 1909 Orville Wright, usona pioniro de aviado, tie demonstris aviadilan flugadon. En 1923 ekkonstruiĝis "centra flughaveno" por Berlino, kaj ĝis la fino de la jaro en la flughaveno jam startis kaj surteriĝis 100 aviadiloj kun 150 pasaĝeroj laŭ 1300 kilogramoj da kargo. La en januaro 1926 fondita germana flugkompanio Lufthansa deklaris la teritorion de Tempelfeld "centra" flughaveno de la kompanio. Plukonstruiĝis flughavenaj instalaĵoj. En 1930 la flughaveno Tempelfeld estis la plej frekventata flughaveno de Eŭropo, antaŭ Parizo, Amsterdamo kaj Londono. Rapide la flughavena kapacito ne plu sufiĉis, kaj inter 1936 kaj 1941 konstruiĝis nova, pli granda flughavena terminalaro, kiu por du jaroj estis la plej larĝa konstruaĵo tutmonde, ĝis en 1943 finkonstruiĝis la domo de la usona ministerio pri defendo, la "pentagono", kiu transprenis tiun rangon. Fine de la Dua Mondmilito la flughavenaj instalaĵoj estis same bombe detruitaj kiel la cetero de la urbo Berlino.

 
la flughaveno post la Dua Mondmilito

Dum la sovetunia Blokado de okcidenta Berlino de la 24-a de junio 1948 ĝis la 12-a de majo 1949, la flughaveno Tempelhof kune kun aviadila kurejo en Berlin-Gatow kaj tutnove de la la armeoj de Francio kaj Usono ene de 90 tagoj konstruita flughaveno Berlino-Tegel iĝis la ĉefa trafika nodopunkto de la Berlina aerponto. Post la fino de tiu kriza periodo de la Malvarma Milito, la flughaveno Berlino-Tegel iĝis la precipe uzata civila flughaveno de la metropolo okcidenta Berlino. La flughaveno Tempelhof dum la malvarma milito iĝis ankaŭ celdirekto de fuĝoj pere de forkaptataj aviadiloj el proksima Pollando. La pli urbocentre situiĝanta flughaveno Tempelhof, inter la jaroj 1945 kaj 1990 estis usona armea flughaveno, sed ĝis la jaro 1975 ankaŭ akceptis civilajn aviadilojn - ekde tiam ĉiuj grandaj civilaj aviadiloj survoje al Okcidenta Berlino celis nur al la flughaveno Berlino Tegel. Tamen de 1980 ĝis 2008 denove pli malgrandaj civilaj aviadiloj uzis la flughavenon Tempelhof, ĝis fine de oktobro 2008 ĝi estis definitive fermita.

Iuj planoj ankaŭ antaŭvidas iam estontece fermi la flughavenon en Tegel, dum oni pliampleksigus la flughavenon de Schönefeld ĝis flughavenego. Tamen tiaj planoj ankoraŭ neniel konkretas.

Eksteraj ligiloj redakti