Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko

La Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko situas ĉe la Triurbo (Gdansko, Sopot, Gdynia). Ĝi portas la nomon de la pola politikisto Lech Wałęsa [Leĥ Vaŭensa]. De ĝi estas distanco de 10 km al la centro de Gdansko, 10 km de Sopot kaj 23 km de Gdynia. En la radiuso de 100 km de la flughaveno loĝas pli ol 2,5 milionoj da homoj. Ĝi estas la tria plej granda flughaveno en Pollando.

Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: GDN ICAO: EPGD
Resuma informo
Lando Pollando
Apuda urbo Gdansko (10 km), Gdynia (22 km)
Alteco 149 m
Geografia situo 54° 22′ 39″ N, 18° 27′ 58″ O (mapo)54.377518.466111111111Koordinatoj: 54° 22′ 39″ N, 18° 27′ 58″ O (mapo)
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko (Pollando)
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko (Pollando)
DEC
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
Situo de Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
Map
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
Kurej-angulo 11/29
Kurej-longo 2800 m × 45 m asfalto
vdr

La flughaveno estis malfermita en 1974. En 2012 oni finkonstruis novan flughavenan konstruaĵon, tre modernan.