Flughaveno Skopjo[1] (IATA-kodo: SKP, ICAO-kodo: LWSK) (makedone Аеродром Скопје), ankaŭ konata kiel "Flughaveno Petrovec" (laŭ la nomo de samnoma urbo proksima al la flughaveno), estas la plej granda de Nord-Makedonio. Ĝi priservas la ĉefurbon Skopjo, kaj krome ĝi estas la flugkompania nabo de flugkompanio MAT Macedonian Airlines.

Flughaveno Skopjo
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: SKP ICAO: LWSK
Resuma informo
Lando Nord-Makedonio
Regiono  
Tipo Civila/milita
Mastrumanto PEAS Macedonia
Apuda urbo Skopjo (Petrovec)
Alteco 238 m
Geografia situo 41° 57′ 42″ N, 21° 37′ 17″ O (mapo)41.96161321.621433Koordinatoj: 41° 57′ 42″ N, 21° 37′ 17″ O (mapo)
Flughaveno Skopjo (Nord-Makedonio)
Flughaveno Skopjo
(Nord-Makedonio)
DEC
Flughaveno Skopjo
Flughaveno Skopjo
Situo de Flughaveno Skopjo
Map
Flughaveno Skopjo
Kurej-angulo 16/34
Kurej-longo 3 042 m
Retejo http://skp.airports.com.mk/
vdr

En decembro 2006, la registaro de Respubliko Makedonio diskonigis intencon alinomi la flughavenon honore al Aleksandro la Granda (makedone Аеродром Александар Велики), restarigante pli vastan diplomatian disputon kun Grekio, kiu konsideras ke Aleksandro la Granda formas parton de sia propra heredaĵo.[2][3] Ili konsideras ke la nova nomo kreas konfuzon kun la ekzistanta Internacia flughaveno Kavala, "Aleksandro la Granda", kiu troviĝas en la apuda greka regiono Macedonio.[4]

Akcidento redakti

La 5-an de marto 1993, aviadilo Fokker F-100 PH-KXL de Palair kiu iris al Zuriko kraŝis kelkajn sekundojn post elteriĝo el kurejo 34. Akcidento-esploroj determinis ke la kaŭzo de tio estis kulpo de la pilotoj, kiuj ne defrostigis la aviadilon antaŭ la foriro. El la 97 personoj en la aviadilo, 81 mortis.

Flugkompanioj kaj priservataj urboj redakti

Referencoj redakti

  1. ICAO en World Aero Data. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2017-05-15.
  2. (29 de diciembre de 2006) “El Aeropuerto de Skopie será denominado "Alejandro Magno"”. Alirita 25 de aprilo 2009.. 
  3. Makfax. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2017-05-15.
  4. Aeropuerto Internacional de Kavala "Megas Alexandros" o en español: "Alejandro Magno". Oficiala retejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aeropuerto de Skopie en la hispana Vikipedio.