Flughaveno Tortolì-Arbatax

La flughaveno Tortolì-Arbatax situas ĉe la orienta marbordo de Sardio en provinco Nuoro, ĉ. 140 km norde de Cagliari kaj 100 km sud-oriente de Nuoro, aŭ meze inter la centro de Tortolì kaj ties frakcio Arbatax.

Flughaveno Tortolì-Arbatax
flughaveno
IATA: TTB ICAO: LIET
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Sardio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Gestione Aeroporto di Tortolì S.p.A.
Apuda urbo Tortolì (2 km)
Alteco 0 m
Geografia situo 39° 55′ 9″ N, 9° 40′ 57″ O (mapo)39.9191666666679.6825Koordinatoj: 39° 55′ 9″ N, 9° 40′ 57″ O (mapo)
Flughaveno Tortolì-Arbatax (Sardinio)
Flughaveno Tortolì-Arbatax (Sardinio)
DEC
Flughaveno Tortolì-Arbatax
Flughaveno Tortolì-Arbatax
Situo de Flughaveno Tortolì-Arbatax
Map
Flughaveno Tortolì-Arbatax
Kurej-angulo 12/30
Kurej-longo 1.250 m
Retejo http://www.aeroportotortoliarbatax.it
vdr

La flughaveno ekestis, same kiel la haveno de Arbatax, en la 1960-aj jaroj kiel infrastruktura helpo al paperfabriko en Arbatax. Post la fermo de la fabriko ĝi transiris al la sardia administracio kaj aro da lokaj entreprenistoj. Ĝi transformiĝis al flughaveno precipe turisma kaj funkcias precipe somere.

La komence herbeja kurejo en 1975 estis asfaltita; ĝi tiam longis 1.190 metrojn. En 1994 ĝi estis plilongigita al la nunaj 1.250 metroj. Oni laboras pri plilongigo al 1.500 metroj, kiuj permesus la alteriĝon de malgrandaj jetoj.