Flughaveno de Reggio Calabria

Flughaveno Reggio Calabria (IATA: REG, ICAO : LICR ), ankaŭ konata kiel Aeroporto dello Stretto (flughaveno de la markolo), estas la unua itala flughaveno konstruita en la regiono Kalabrio, servanta la metropolan urbon Reggio Calabria kaj parton de la metropola urbo Messina. Ĝi estas nomita je la nomo de Tito Minniti, reĝjokalabriano, heroo de la iama itala Reĝa Aer-armeo.

Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: REG ICAO: LICR
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Kalabrio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Società Aeroportuale Calabrese
Apuda urbo Reggio Calabria (5 km)
Alteco 29,26 m
Geografia situo 38° 4′ 19″ N, 15° 39′ 13″ O (mapo)38.07194444444415.653611111111Koordinatoj: 38° 4′ 19″ N, 15° 39′ 13″ O (mapo)
Flughaveno de la Markolo "Tito Minniti" (Italio)
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti" (Italio)
DEC
Flughaveno de la Markolo "Tito Minniti"
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
Situo de Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
Map
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
Kurej-angulo 15-33
Kurej-longo 2.061 m
vdr

Historio redakti

 
Flughaveno de Reĝjo Kalabria

La unua startkurejo de la Flughaveno de Reĝjo estis konstruita en 1939 por militaj celoj.

La milita flughaveno ricevis la nomon de subleŭtenanto piloto Tito Minniti, la unua itala piloto mortinta en Orientafriko la 26an de decembro 1935 dum la milito en Etiopio.

Dum la dua mondmilito (inter la 20a de marto kaj la 10a de aprilo 1942 ) la atakoj kontraŭ Malto startis de ĉi tie. La 11an de julio 1943, la usona reago per aviadila atako igis neutiligeblajn la startkurejojn. Post la dua mondmilito ili estis rekonstruitaj permesante al la flughaveno servi civilan aviadon.

La unua civila flugo okazis la 10an de aprilo 1947 per helica, dumotora, 21-sidloka, Douglas DC-3 sur la itinero Torino - Bolonjo - Florenco - Napolo -Reĝjo Kalabrio - Palermo,

En 1959 oni postulis la taksadon de la diversaj turismaj perspektivoj ligitaj al la intensigo de flughavenaj retoj, substrekante la pliiĝon de la flughavena merkato en Eŭropo kaj en la mondo kaj la favorajn eblojn en Italio, sed precipe en Sicilio kaj Kalabrio, turistregionoj kaj tiam sen validaj eksteraj ligoj.

La projektado de la unua asfaltita kurejo komenciĝis en oktobro 1960, sed nur post sep jaroj da malhelpoj ĝi atingis sian konkludon. Flughaveno Reggio estis katalogita en 1978 en klaso D; transdonita al la Ĝenerala Estraro en 1976, ĝi fariĝis civila flughaveno kaj perdis la atributon de milita flughaveno.

La flughaveno ĉefe servas al la provinco Reggio Calabria kaj parte al tiuj de Mesino kaj Vibo Valentia, kun bazeno da uzantoj de pli ol 1 500 000 homoj. Ĝi estas ĉiam pli plibonigata strukturo; la lastatempa moderniga fazo permesis pliiĝon de la nombro de disponeblaj flugoj por ambaŭ enlandaj kaj internaciaj flugoj.

Pluraj filmoj estis filmitaj en la Flughaveno de la Markolo.

Flughaveno-administrado redakti

La flughaveno antaŭe estis administrita de SoGAS SpA. de marto 1981, sed fine de 2016, la kompanio SoGAS SpA. estis deklarita bankrota de ENAC. De julio 2017, ĝi pasis sub la kontrolon de SACAL S.p.A [1] [2].

Trafikaj datumoj redakti

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.

Datumoj de pasaĝer-trafiko[3]
Jaro Naciaj % Var.

antaŭa jaro.
Internaciaj % Var.

antaŭa jaro.
Transiro % Var.

antaŭa jaro.
Komerca

sume
% Var.

antaŭa jaro.
Ĝenerala

aviado
% Var.

antaŭa jaro.
SUME % Var.

antaŭa jaro.
2000 538.048  4,6 538.048  4,6 538.048  4,6
2001 481.857  10,4 481.857  10,4 481.857  10,4
2002 463.662  3,8 463.662  3,8 463.662  3,8
2003 441.795  4,7 441.795  4,7 441.795  4,7
2004 * 271.652  38,5 818 272.470  38,3 389 272.859  38,2
2005 392.301  44,4 5.788  607,6 398.089  46,1 398.089  45,9
2006 569.454  51,3 8.796  52,0 28.820 607.070  58,8 657 607.727  59,0
2007 538.018  5,5 9.796  11,4 34.352  19,2 582.166  4,1 1.430  117,7 583.596  4,0
2008 459.114  14,7 32.188  228,6 43.591  26,9 534.893  8,1 1.226  3,1 536.032  8,2
2009 440.966  4,0 10.238  68,2 56.743  30,2 507.947  5,0 1.111  2,5 509.058  5,0
2010 453.479  2,8 18.442  80,1 73.220  29,0 545.141  7,3 3.507  215,7 548.648  7,8
2011 511.511  12,8 7.943  56,9 38.986  46,8 558.440  2,4 2.667  24,0 561.107  2,3
2012 569.286  11,3 0  100,0 0  100,0 569.286  1,9 2.408  9,7 571.694  1,9
2013 557.559  2,1 0  0,0 1.078  100,0 558.677  1,9 4.070  69,0 562.747  1,6
2014 517.417  7,2 0  0,0 169  84,3 517.586  7,4 5.263  29,3 522.849  7,1
2015 490.804  5,1 0  0,0 0  0,0 490.804  5,2 1.808  65,6 492.612  5,8
2016 483.793  1,4 0  0,0 64  0,0 483.857  1,4 1.489  17,6 485.346  1,5
2017 380.062  21,4 0  0,0 0  0,0 380.062  21,5 1380  7,3 381.442  21,4
2018 356.974  6,1 0  0,0 0  0,0 356.974  6,1 1398  1,3 358.372  6,0
2019 364.062  2,0 0  0,0 0  0,0 365.391  2,0 1.329  4,9 365.391  2,0
* la flughaveno restis fermita dum 3 monatoj pro laboroj al la kurejo da la 01/03/2004 ĝis la 30/05/2004.[4]

Karakterizaĵoj de la flughaveno redakti

La flughaveno de la Markolo havas grandajn estontajn perspektivojn danke al sia strategia pozicio kaj granda areo da uzantoj.

La flughaveno, laŭ teknika vidpunkto, havas la jenan kvalifikon:

  • Flughaveno malfermita al nacia kaj internacia komerca trafiko.
  • Limflughaveno rajtigita por doganaj kaj sanaj kontroloj por produktoj de besta origino de landoj ekster la EU .
  • Dogana Flughaveno kun "provizoraj stokejoj".

La dimensioj de la kurejoj permesas la uzon de la flughaveno de preskaŭ ĉiuj mallarĝ-korpaj aviadiloj.

Intervenoj pri modernigo kaj renovigo redakti

Vastigaj kaj modernigaj laboroj estas planitaj por totala sumo de 25 milionoj da eŭroj: [5]

  • Kontraŭsisma Adaptado de la aerstacidomo;
  • Restrukturado de publikaj areoj kaj energi-adaptado kaj klimatizado;
  • GBAS-Sistema Modernigo;
  • Plibonigo de plankokovraĵoj en la aerflanka areo kaj lumaj vid-helpiloj;
  • Malkonstruo de ruinoj kaj danĝeraj artefaktoj kaj renovigo de la koncernaj areoj;
  • Adaptado de rilataj stratoj kaj nova parkejo;
  • Adaptado de la enirhalo kaj kontrolekipaĵojn por pasaĝeroj kaj pakaĵoj;
  • Intervenoj por flugsekureco kaj aertrafika kontrolo;
  • Ĝisdatigo de kontrolaj kaj ordigaj sistemoj de pakaĵoj;
  • Modernigo de perimetraj kontraŭtrudaj sistemoj kaj protekto kontraŭ senpilotaj aviadiloj;

Servoj redakti

Ligoj redakti

La flughaveno havas fervojan stacidomon, Reggio Calabria Aeroporto, servata de regionaj trajnoj, kiuj ligas ĝin rekte al la stacidomo Reggio Calabria Centrale.

Aŭte de la nordo (Tirena regiono) redakti

  Salerno-Reggio de Kalabrio - Krucvojo 4, krucvojoj de:  Arangea / Gallina kaj   Ravagnese / Flughaveno.

Aŭte de la sudo (ionika regiono) redakti

  Reggio-Taranto - Krucvojo 4, krucvojoj de:   Ravagnese / Flughaveno,   Malderiti / Flughaveno kaj   Arangea / Gallina

Kun la urbo Reggio Calabria redakti

la flughaveno estas ligita al la urbo per buso de ATAM (Transporta Kompanio por la Metropola Areo) kun ligoj ankaŭ al la haveno kaj la Centra stacidomo kun la linioj: 15 19 27 27/28 35A 111 113 114 115 118 119 121 / 122 Haveno- Flughaveno (rekta).

Kun Villa San Giovanni redakti

ekzistas servo "Volobus", kiu permesasiri de la flughaveno al Villa San Giovanni, proksime al la pramoj al Sicilio . La servo antaŭe ligis la flughavenon kun la urbo Messina, kiu nun estas kunligita per la Metromare kun ŝvebŝipoj, rekte de la flughaveno.

Kun Lokri-a kaj Grekanika areoj redakti

Estas la busa konekto "Jonica Line" kiu havas Caulonia Marina kiel sian terminalon. La horaroj de ĉi tiuj servo koincidas kun tiuj de ĉiuj flugoj de la flughaveno.

Kun Mesino kaj Sicilio redakti

La busa konekto administrita de la flughaveno estas aktiva, kiu ligas la flughavenon rekte kun la ĉefa haveno en kelkaj minutoj kaj inverse, siavice konektita kun Mesino per tre oftaj ŝvebŝipoj dum la tago.

Notoj redakti

Rilataj eroj redakti

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligoj redakti