Flughaveno de Rimini

Flughaveno Federico Fellini, alinome flughaveno Rimini-Miramare, estas itala flughaveno en Miramare, kvartalo de Rimini. Ĝi servas la urbon Rimini kaj la proksiman respublikon San-Marino, kies registaro posedas akciojn de la flughavena kompanio Aeradria.

Internacia flughaveno Federico Fellini

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: RMI ICAO: LIPR
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Tipo Civila kaj armea flughaveno
Mastrumanto Aeradria S.p.A.
Apuda urbo Rimini (8 km)
Alteco 12 m
Geografia situo 44° 1′ 13″ N, 12° 36′ 43″ O (mapo)44.02027777777812.611944444444Koordinatoj: 44° 1′ 13″ N, 12° 36′ 43″ O (mapo)
Internacia flughaveno Federico Fellini (Italio)
Internacia flughaveno Federico Fellini (Italio)
DEC
Internacia flughaveno Federico Fellini
Internacia flughaveno Federico Fellini
Situo de Internacia flughaveno Federico Fellini
Map
Internacia flughaveno Federico Fellini
vdr

En 2006 la flughavenon uzis 324.454 pasaĝeroj. Precipe somere multaj inter ili estas turistoj, sed ankaŭ negocistoj. Multaj flugoj iras de kaj al Rusio (Jekaterinburgo, Moskvo, Novosibirsk, Sankt-Peterburgo), tial la plej gravaj ŝildoj estas ankaŭ ruslingvaj.

La civila parto de la flughaveno estas dediĉita al la reĝisoro Federico Fellini, devena el Rimini; lia silhueto estas unu el la emblemoj de la flughaveno. La origina, armea parto estas dediĉita al kolonelo Giannetto Vassura. Ĝi estas uzata de armeaj helikopteroj; iamajn armeajn jetojn oni transigis al la flughaveno de Cervia.

La kurejo de la flughaveno iras de sud-oriento al nord-okcidento kaj mezuras 2996 m × 45 m. Ĝin paralelas preskaŭ samlonga ruliĝejo.

Publika trafiko redakti

Antaŭ la flughaveno estas la finhaltejo de publika aŭtobuso 9, kiu labortage dufoje hore kaj festotage unufoje hore ligas la flughavenon kaj la urbocentron. En distanco de malpli ol kilometro situas haltejo 33 de la laŭmara buslinio 11 (Rimini–Riccione), kiu trafikas multe pli ofte kaj rapide. Tamen estas iom danĝere transiri la rapidvojon SS 16 antaŭ la flughaveno.

La distanco al la fervoja stacio Rimini Miramare, kie haltas regionaj trajnoj, estas ĉirkaŭ unu kilometro. Ankaŭ por ĝin atingi necesas transiri vojon SS 16.

Eksteraj ligiloj redakti