Flugo 17 de Malaysia Airlines

Flugo 17 de Malaysia Airlines (MH17/MAS17)[a] estis planita havi internacian pasaĝeran flugon de Flughaveno Schiphol, Amsterdamo al Kuala Lumpur, Malajzio.[1] Je la 17-a de julio 2014 la flugo perdis radaran kontakton. Ĝi kraŝis apud la vilaĝo Hrabove, Donecka provinco, Ukrainio. La aviadilo estis Boeing 777-200ER. Ĝi transportis 283 pasaĝerojn kaj 15 aviadilanojn dum la kraŝo. Ĉiuj mortis.[2] Supozeble la aviadilo estis eltere pafita de Buk misilo, lanĉita de por-rusaj separistoj.[3] Ukraina prezidento Petro Poroŝenko diris ke la terenpafo de la malajzia aviadilo estas 'terorisma ago'.[4]

Flugo 17 de Malaysia Airlines
La pereinta flugo. Romo. 2011.


La pereinta flugo. Romo. 2011.

depafado de aviadilo • militkrimo
Ĝenerala informo
Dato  17-an de julio 2014
Tempo  UTC
Kaŭzo  esplorado daŭras
Loko  apud Hrabove, Donecka provinco, Ukrainio
Geografia situo 48° 8′ 18″ N, 38° 38′ 21″ O (mapo)48.13842222222238.639122222222Koordinatoj: 48° 8′ 18″ N, 38° 38′ 21″ O (mapo)
Flugo  MH17/MAS17/KL4103
Punkto de elflugo  Schiphol, Amsterdamo, Nederlando
Punkto de alflugo  Kuala-Lumpuro, Malajzio
Pereintoj  298 (ĉiuj)
Aviadilo
 Tipo  Boeing 777-200ER
Flugkompanio  Malaysia Airlines
Flanka numero  9M-MRD
Dato de produktado  1997
Pasaĝeroj  283
Aviadilanoj  15
Postvivintoj  0
Flugo 17 de Malaysia Airlines (Ukrainio)
Flugo 17 de Malaysia Airlines (Ukrainio)
DEC
Flugo 17 de Malaysia Airlines
Flugo 17 de Malaysia Airlines
Akcidento de Flugo 17 de Malaysia Airlines
vdr

En rusiaj amaskomunikiloj aperis multe da publikaĵoj kun kvazaŭ pruvoj de envolviĝo de la ukrainia armeo en la aferon. Sed pluraj el ili estis refutitaj de fakuloj.[5][6][7][8]

La saman kaŭzon montris ankaŭ Prezidento de Usono Barack Obama, kiu dum sia oficiala parolo la sekvontan tagon post la falo de la aviadilo diris ke la usona esplorado pruvis, ke la aviadilo MH17 estis paffaligita per ter-aera raketo el tiu teritorio de Ukrainio kiu estas en la manoj de separatistoj kaj rusiaj soldatoj en milito de Donbaso. Tio okazis per la Buk-m2 misilo (en aŭgusto 2015 internacia juĝesplora grupo trovis la restaĵojn de tiu misilo), kaj la Buk-m2 misilo venis al tiu separatista regiono el Rusia Federacio kelktage pli frue.

Ĉiukaze la certo estas ke la aviadilo superflugis teritoriojn kie okazas malferma milito de antaŭ unu monato inter la centra ukraina registaro kaj la por-rusaj separistoj de orientaj provincoj. Tre ofte ukrainaj aviadiloj superflugis la teritoriojn por militaj celoj kaj la separatistoj kontraŭpafis eltere.

Aliflanke en la internacia komunumo kreskiĝis doloro pro la sorto de tiom da senkulpuloj kiuj trafis morton en tiu okazo. Oni promesis sendependan enketadon pri la tialoj de la kraŝo kaj en internaciaj forumoj oni postulis batalĉeson.

Malajzio proponis al UN rezolucion establontan internacian tribunalon por prijuĝi suspektatojn pri la kraŝigo. Kvankam la proponon apogis plejparto de la Konsilio de Sekureco de UN (11 landoj por, 3 sindetenis), ĝi estis vetoita de Rusio[9].

Fotaro redakti

Viktimoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti