La flulinio estas la linio liganta la punktojn kun la plej rapida fluo je, aŭ malmulte sub, la surfaco de fluanta akvoetendejo.

Ĝia situo dependas de formo kaj malglateco de la bordoj kaj de la fluejo samkiel de la interna froto de la akvokorpo. Ĝi je rektaj riveretapoj situas ordinare proksimume en la mezo kaj per la centrifuga forto en kurbejoj translokiĝas en la eksteran regionon de la kurbejo. La situo de la flulinio ŝanĝiĝas ankaŭ kun la kvanto de la akvo, kiu fluas en fluejo, ĉar se la akvonivelo ŝanĝiĝas, ankaŭ ŝanĝiĝas la rivera transverssekcio kaj kun tiu la defluejkondiĉoj.

La situo de la flulinio ordinare ne identas kun la talvego.

La vorto havas ankaŭ la alian sed similan sencon. Flulinio estas la vojo de ĉiu aparta partiklo de la fluaĵo. Ĝi povas esti videbligita per almikso de farbo en deziratan lokon de la fluo; farbo montras kien fluas la fluaĵo el la loko.