Flums

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flums (stacidomo).
Flums
Blazono de Flums
Flums vilaĝplaco
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sarganslando
Koordinatoj  47° 5′ 0″ N 9° 20′ 0″ O / 47.08333 °N, 9.33333 °O / 47.08333; 9.33333 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 0″ N 9° 20′ 0″ O / 47.08333 °N, 9.33333 °O / 47.08333; 9.33333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4889
Areo 75,03 km²
Alteco 453 m super marnivelo
Poŝtkodo 8890
Komunumkodo 3292
Mapo de Flums
vdr

Pri la komunumo redakti

Flums estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4889 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Flums situas ĉe la bordo de la rivero Seez, alfluanto de Valenlago, inter Mels kaj Valenurbo. Al Flums apartenas ankaŭ granda parto de la turisma regiono Flumserberge, kiu parte ankaŭ apartenas al la komunumo Quarten. La regiono Flumserberge estas ŝatata regiono por skiado kaj neĝtabulado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Valenurbo, en oriento al Wartau, en sudo al Mels, en sudokcidento al Glaruso-Sudo (GL), kaj en nordokcidento al Quarten.

Trafiko redakti

Flums posedas stacidomon ĉe la trajnlinio de Zuriko al Koiro, kun kiu ĝi estas ligita per rektaj trajnoj kaj krome disponas pri bone funkcianta poŝtaŭtobusreto. Flums ankaŭ havas konekton al la svisa aŭtovojo A3.

Historio redakti

Murrestaĵoj, splitoj kaj moneroj trovitaj sub la preĝejo Sankt-Justus indikas, ke en Flums iam ekzistis romia setlejo. Ankaŭ estis malkovritaj spuroj de romia strato. La unua skriba mencio de Flums sub la nomo Flumini datiĝas el dokumento de la jaro 765 en testamento de episkopo Tello de Koiro. En la jaro 881 la imperiestro Karolo la dika interŝanĝis Flumson kontraŭ bienoj en Alzaco kun la epiksopo de Koiro. La Episkopejo Koiro plurfoje pandigis la regionon kun la fortikaĵo Gräpplang kaj reakiris ĝin. En la jaro 1528 la familio Tschudi akiris la fortikaĵon kaj restis ghis 1767 ĝia posedanto.

Inter la jaroj 1798 kaj 1803 dum la epoko de la Helveta Respubliko Flums estis parto de la distrikto Mels en la Kantono Linth. Ek de 1803 ĝi apartenas al la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Monda naturheredaĵo redakti

Flums apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti