Fluoksetino

kemia kombinaĵo

Fluoksetino estas kontraŭdepresia medicinaĵo (kontraŭdeprimilo) de la klaso de selektivaj malhelpaĵoj de realpreno de serotonino (SMRS). Fluoksetino havas humorplibonigan efikon kaj estas uzata ĉe depresivaj malsanoj, mensaj embarasoj kaj bulimio.

Struktura formulo de fluoksetino
Struktura formulo de fluoksetino

Farmakologio redakti

Efika mekanismo redakti

Krom la ĉefa efiko – tio estas la malhelpado de realpreno de serotonino el la sinapsa fendo -, fluoksetino havas direktan efikon je serotonin-5-HT2C-receptoroj de la centra nerva sistemo. En granda dozo, la fluoksetino malakcelas, baras ankaŭ la noradrenalino-akcepton.

 
iuj kapsuloj de fluoksetino

Fluoksetino havas relative longan duoniĝan tempon de ĉirkaŭ 4-6 tagoj kaj ties aktiva metabolito (norfluoksetino) ĉirkaŭ 4-16 tagojn.

Fluoksetino estas aĉetebla en preparaĵoj kiel Fluctin® (Germanio) kaj Prozac® (Usono). Ĝi estas larĝe disvastiĝanta en Usono kaj en Britio, kie onidire eĉ 10 % de la loĝantaro uzas tion. En Usono la loĝantaro elpagas pli ol 1,3 miliardojn da dolaroj por Prozac, kiu estas la dua plej ofte surskribita medicinaĵo.

Oni uzas ĝin eĉ ĉe bestokuracado.

En 2005 britaj medioprotektaj organizoj atentigis, ke kreskas la fluoksetino-enhavo en la naturaj akvoj, kio danĝerigas la akvajn organismojn. La fiŝoj havas same serotoninan sistemon, kiu havas gravan rolon ekz. ĉe demeto de frajoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti