Flusterko estas sterko, miksaĵo el puriga akvo, mallikva kaj likva sterko. Ĝi estiĝas ĉe bestobreda sistemo, kie oni ne uzas substerkaĵon. Flusterko karakterizas ĉefe la porkobredadon, ĉe kiu oni tralavas la porkejon per akvo kaj la flusterko kolektiĝas en deponejoj.

freŝa flusterko
flusterko sur paŝtejo

La porka flusterko entenas ĝenerale 0,5% da nitrogeno, 0,2 % da P2O5, 0,6 % da K2O.

Unu porko en stalo produktas jare 5 m³ da flusterko. La flusterko signifas danĝeron por la medio, ĉar ĝi enhavas multe da NaCl kaj fiodoras, tiel oni evitas ties disŝuton sur agroj. Por eviti tiujn problemojn, oni antaŭtraktas la flusterkon, densigas, fermentas ĝin, eventuale produktante el ĝi biogason. Alia metodo estas por eviti la estiĝon de flusterko, la uzado de substerkaĵa bredado.

Vidu ankaǔ redakti