La Flyer 1Wright Flyer I estas aviadilo de 1903. Ĝi estis la unua desegnita kaj konstruita de la fratoj Wright. Oni ĝenerale konsideras ĝin la unuan aviadilon. Oni nomas ĝin ankaŭ Kitty Hawk laŭ la loko, kie ĝi flugis la unuan fojon.

Flyer 1, aviadilo de la fratoj Wright

La Flyer estis bazita sur la spertoj de la fratoj Wright testintaj glisilojn en Kitty Hawk inter 1900 kaj 1902. Ilia lasta glisilo, la "glisilo de 1902", kondukis rekte al la desegno de la Flyer. Ili ne kapablis trovi aŭtan motoron laŭ siaj bezonoj kaj pro tio desegnigis ĝin al ilia dungito Charlie Taylor. Sistemo de ĉenblokoj, kiel ĉe biciklo, turnis la du helicojn. La ekzemplon de helico ili pruntis de ŝipa helico, dum ties turnigon de la kudrila maŝino (tiel estas videbla kurdila maŝino en la loka muzeo).

La piloto kuŝis surventre en la aviadilo.

La 14-an de decembro 1903, la fratoj Wright estis pretaj por la unua provo. Ili lotumis la rolon de la piloto: Wilbur gajnis. Bedaŭrinde li tiris tro forte de la komandiloj kaj la aviadilo falis. La damaĝoj estis nur malgrandaj. Post tri tagoj la aviadilo estis riparita kaj la 17-an de decembro Orville pilotis ĝin ĉe Kitty Hawk. La flugo daŭris 12 sekundojn; la distanco estis de 37 metroj kaj 50 centimetroj.[1]

Ĉar la fratoj Wright pretendis patenton por sia invento, ili kondukis la eksperimentojn sekrete. Nur kvin homoj (kvar viroj kaj unu infano) estis atestantoj de la unua flugo de la Flyer. La du fratoj ankaŭ ne sendis precizajn informojn pri la maŝino al tiamaj sciencistoj kaj inĝenieroj antaŭ ol 1907, post la flugo de Alberto Santos-Dumont en Parizo. Pro la manko de teĥnikaj informoj, oficejo de patentoj de Usono neis al ili rajtojn pri la aparato, sed ili daŭre batalis en tribunaloj ĝis 1911.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti