Flying Fish Cove (en ĉina: 飞鱼湾; en pinjino: Fēiyú wān, en malaja: Pantai Ikan Terbang) estas la ĉefurbo kaj ĉefa setlejo de la aŭstralia Kristnaskinsulo. Kvankam ĝi estis origine nomita laŭ la brita esplor-ŝipo Flying-Fish (flugofiŝo), multaj mapoj simple indikis ĝin kiel "The Settlement" (La setlejo).[1] Ĝi estis la unua brita setlejo en la insulo, establita en 1888.

Flying Fish Cove
urbeto
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 599  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 10° 25′ S, 105° 41′ O (mapo)-10.421666666667105.67805555556Koordinatoj: 10° 25′ S, 105° 41′ O (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Flying Fish Cove (Kristnaskinsulo)
Flying Fish Cove (Kristnaskinsulo)
DEC
Flying Fish Cove
Flying Fish Cove
Situo de Flying Fish Cove

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Flying Fish Cove [+]
vdr
Mapo de Kristnaskinsulo montranta la lokon de Flying Fish Cove kiel 'The Settlement' (La setlejo).

Ĉirkaŭ unu triono de la totala loĝantaro de la teritorio, laŭnombre 1600, loĝas en Flying Fish Cove, kiu kuŝas ĉe la nordorienta pinto de la insulo. Estas malgranda haveno kiu servas turistojn per jaĥtoj. Eblas dungi distran subnaĝadon en la strando de la setlejo.[2]

Notoj redakti

  1. Christmas Island settlement [electronic resource] / produced by the Royal Australian Survey Corps under the direction of the Chief of the General Staff. Ed. 2-AAS. Canberra : Royal Australian Survey Corps, 1983. Scale 1:10 000 transverse Mercator proj. "Series R911"
  2. Western Mail (Perth, WA : 1885 - 1954). 19a de Januaro 1917. Vidu paĝon 24, artikolo kaj foto