Fobo (luno)

satelito de Marso

Fobo (Marso I) estas la plej granda kaj plej proksima el la du naturaj satelitoj de Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento. Ĝia nomo devenas de la antikva greka lingvo φόβος phóbos, kiu signifas “timo”.

Fobo
Fobo
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 9 377,1 km
Perihelio – Afelio 9 235,6 – 9 518,8 km


Discentreco 0,015 1
Orbita inklinacio 1,075°


Sidera periodo 0,319 d (7 h 39 min)
Meza cirkulrapido 2,138 km/s
Fizikaj proprecoj
Kategorio Satelito de Marso
Ekvatora – Polusa diametro 27 × 21 – 18 km
Maso 1,072×1016 kg
Meza Denso 1,887 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco 0,005 m/s²
Fuĝrapido 0,011 3 km/s
Rotacia periodo 0,319 d
Inklinacio de la rotacia akso
Albedo 0,07
Proprecoj de la atmosfero
Premo surfaca 0 bar
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
~ 313 K
Ĉefaj komponantoj

Neniu atmosfero

Historio kaj alioj
Malkovrinto Asaph Hall
Malkovrinta dato 12-a de aŭgusto 1877
vdr

Oni kredas, ke Fobo estas kaptita asteroido. La orbito de Fobo, nun 9 378 km for de la centro de Marso, sinkas je 1,8 m dum ĉiu jarcento. Post 11-12 milionoj da jaroj Fobo fariĝos planeda ringo. Post 43 milionoj da jaroj (proksime 31 milionoj da jaroj post apero) la ringo malaperos pro kolizio de eroj kun Marso.

Fobo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi pezas 1,08 · 1016 kilogramojn. La plej elstara aspekto sur la luno estas pli granda kratero nomata Stiknio (Stickney).

Asaph Hall trovis Fobon la 18-an de aŭgusto 1877. La luno estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti