Focido (greke Φωκίδα, Fokida, respektive Νομός Φωκίδας, Nomós Fokídas, esperanta nomo en tiu formo - kaj ne "Fokido" - laŭ PIV) estas historia pejzaĝo de Grekio, kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 210 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 48 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Amfisa. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.

Focido
Historia regiono
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

- koordinatoj38° 30′ 0″ N, 22° 15′ 0″ O (mapo)38.522.25Koordinatoj: 38° 30′ 0″ N, 22° 15′ 0″ O (mapo)
Areo2 120 km² (212 000 ha) [+]

Poŝtkodo33x xx [+]

Focido (Tero)
Focido (Tero)

Focido (Grekio)
Focido (Grekio)
DEC
Focido
Focido

Map
Focido

Vikimedia Komunejo:  Phocis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de Focido en Grekio

Geografio redakti

La provinco situas centre en la suda parto de la kontinenta parto de Grekio. Sude ĝi havas marbordan limon al la Golfo de Korinto oriente de la markolo de Rio-Antirio kaj okcidente de la Istmo de Korinto. Okcidente la provinco limas al la provinco Etolio-Akarnanio, norde al la provinco Ftiotido kaj oriente al Beotio.

Pejzaĝe la teritorion dominas montaro, el kiu elstaras la montoj Giona (unu el la kvin grekiaj montoj kun alto de pli ol 2.500 metroj super marnivelo, kaj Parnaso (alto 2.455 metroj). La masivo de la monto Parnaso dividas la provincon en du partojn. La sudo kaj oriento de la teritorio estas senarbaj kaj precipe ŝtonaj. Nur la valo, kiu de la Golfo de Korinto kaj la urbeto Itea kondukiĝas norden ĝis la provinca ĉefurbo Amfisa, estas agrikulture utiligata. Herbejoj, arbaroj kaj agrikulturaj terenoj kontraste kovras la okcidenton, nordon kaj centron de la provinco.

En la provinca okcidento rimarkindas la akvobaraĵo Mornos kun areo de inter 1 kaj 3 km².

Vidindaĵoj redakti

 

Dum la epoko de antikva Grekio, la provinco estis floranta regno. Antikvaj vidindaĵoj estas inter alie

  • la templa komplekso de la dio Apolono en Delfo,
  • la antikvaj musoj de Lilaia kaj
  • la arkeologia muzeo de la provinca ĉefurbo Amfisa.

Inter la naturaj vidindaĵoj elstaras inter alie

  • la montaro Parnaso kun centro de skiado
  • la montaroj Giona, Oita kaj Vardusia.

Krome rigardindas

  • la haveno de Itea,
  • la akvobaraĵo Mornos,
  • etnologia muzeo en Agoriani,
  • monaĥejo de la profeto Elija kaj
  • la bizanca preĝejo Sankta Sotiros kaj la fortikaĵo de Amfisa.

Setlejoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti