Focaccia

(Alidirektita el Fokatĉo)

Focaccia ([foˈkatʃa], en Esperanto eble fokaĉo) estas plata fornbakita itala pano,[1] kiu povas esti pintita per herboj aŭ aliaj ingrediencoj.

Focaccia

Memfarita Focaccia kun olivoj kaj herboj

Memfarita Focaccia kun olivoj kaj herboj

Focaccia estas populara en Italio kaj estas kutime spicita per oliv-oleo kaj salo, kaj foje herboj, kaj povas esti pintita per cepo, fromaĝo kaj viando, aŭ gustadaptita per kelkaj legomoj.

Fokaĉaj pastoj estas similaj en stilo kaj teksturo al pico-pastoj, konsistantaj el gluten-riĉa faruno, oleo, akvo, salo kaj gisto. Ĝi estas tipe devolvita aŭ premita permane en dikan tavolon de pasto kaj tiam elbakita en ŝtonfunda aŭ kamena forno. Bakistoj ofte trapikas la panon per tranĉilo por kontraŭi bobeliĝon sur la surfaco de la pano.

Ankaŭ estas kutime punktigi la panon. Tio kreas multoblajn truojn en la pano uzante fingron aŭ la tenilon de ilo por piki la nebakitan paston. Por konservi humidon en la pano, oni poste ŝmiras oliv-oleon sur la paston, permane aŭ per bakobroso antaŭ leviĝo kaj bakado. En la norda parto de Italio, porkograso foje estas aldonita al la pasto, donante al la fokaĉo pli molan, iomete pli flokecan teksturon. Fokaĉaj receptoj estas vaste haveblaj, kaj post la populareco de panomaŝinoj, multaj kuirlibroj nun disponigas versiojn de pastoreceptoj kiuj ne postulas permanan knedadon.

Fokaĉo povas esti utiligita kiel flanka manĝo kun multaj pladoj, kiel bazo por pico, aŭ kiel sandviĉopano.

Etimologio kaj regionaj variaĵoj redakti

En antikva Romo, panisfocacius[1] estis platpano bakita sur la forno.[2] La vorto estas derivita de la latina focus kun la signifo "forno, loko por bakado."[3] La bazrecepto estas laŭ iuj origininta ĉe la etruskojmalnovgrekoj, sed hodiaŭ ĝi estas vaste asociita kun kuirarto de Ligurujo.[4]

Kun la disvastiĝo de la tradicio, la malsamaj dialektoj kaj diversspecaj lokaj ingrediencoj rezultis en granda diverseco de pano (kelkaj povas eĉ esti konsideritaj kukoj). Pro la nombro da urbetoj kaj vilaĝetoj punktantaj la marbordon de Ligurujo, la fokaĉa recepto fragmentiĝis en sennombrajn variojn (de la biskvit-malmola focaccia de Camogli ĝis la olea moleco de tiu farita en Voltri), kelkaj kun malmulta simileco al la praformo. La plej ekstrema ekzemplo estas la specialaĵo- Focaccia di Recco, ("focaccia di Recco con il formaggio" (fokaĉo de Rekko kun fromaĝo), kiu estas farita en Recco, proksime de Ĝenovo. Krom la nomo, tiu Recco-versio similas al neniu alia fokaĉa variaĵo, havante caillé kaj fromaĝoplenigaĵon krampitajn inter du tavoloj de paperfajna pasto. Ĝi eĉ estas proponita por eŭropunia PGI statuso. Regionaj varioj ankaŭ ekzistas, kiel ekzemple focaccia dolce (dolĉa fokaĉo), populara en kelkaj partoj de nordokcidenta Italio, konsistanta el ordinara fokaĉa bazo kun sukerrizo, sekvinberoj, mielo, aŭ aliaj dolĉaj ingrediencoj.

Focaccia ekzistas en multaj variaĵoj en Italio mem, ekzemple la focaccia alla genovese, originanta de Ĝenovo, la focaccia alla barese, de Bari, aŭ la focaccia alla messinese, de Mesino. Alia ĝeneraligita vario estas la Focaccia Barese, ofta en la regionoj de Bari, Brindizio, Lecce kaj Taranto. Ĝi kutime venas en tri varioj: klasika focaccia kun freŝaj tomatoj kaj olivoj, terpomofocaccia kun terpomoblanka Focaccia kun salograjnoj kaj rosmareno. Iuj aliaj varioj inkludas piprojn, cepojn, melongenon aŭ aliajn legomojn.

En Burgonjo, focaccia estas nomita "foisse" aŭ "fouaisse", kaj en Katalunio, Provenco kaj Langvedoko ĝi estas "fogassa" aŭ, pli ofte, la franca "fougasse". En Argentino, ĝi estas vaste konsumita sub la nomo fugazza, derivita de fugàssa en la gepatra lingvo de la multaj liguriaj enmigrintoj en Argentino. La hispanoj nomas ĝin "hogaza".

En usonangla, ĝi foje estas referita kiel focaccia bread. La Sicilistila pico, kaj la romia pizza bianca (blanka pico) povas esti konsiderataj variaĵoj de focaccia. Focaccia estas utiligita grandskale kiel sandviĉa pano ekstere de Italio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Panis focacius. Arkivita el la originalo je 2017-07-12. Alirita 2013-02-06.
  2. A Short History of Focaccia Bread. Big History. WordPress. Alirita 2012-22-03.
  3. Oxford Latin Dictionary(Oxford: Clarendon Press, 1982, 1985 reprinting, p. 718.
  4. History of Focaccia Bread. Abigail's Bakery. Alirita 2012-22-03.