La Fokolar-Movado (itale Movimento dei focolari) estas internacia katolika organizaĵo, kiu en 1943 fondiĝis fare de la tiutempe 23-jaraĝa italino Chiara Lubich en Trento kaj antaŭenigas la idealojn de unueco kaj universala frateco.

Fokolar-Movado
association of the Christian faithful • Church Movement • ekumenismoFratecoLaikomovado • international association of the faithful
Komenco 1943 vd
Fondinto(j) Chiara Lubich vd
Ĉefestro(j) Margaret Karram vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Movado restas plejparte katolika, sed havas fortajn ligojn kun la ĉefaj kristanaj konfesioj kaj aliaj religioj, aŭ foje ankaŭ kun homoj kaj movadoj nereligiaj. Laŭ la stato de 2016, la movado tutmonde havas proksimume 140 000 oficialajn membrojn en 182 ŝtatoj, laŭ informoj de la movado proksimume du milionoj da homoj havas regulan kontakton al la movado aŭ subtenas unuopajn projektojn. La itala nomo „focolare“, en Esperanto fakte „hejmo“, focoli estis la fornoj de la historiaj kamparanaj domoj en la italiaj montaraj vilaĝoj, kunvenejo kaj renkontejo de la familioj) aludu al la varma kaj protekta etoso de familio.

Ekzistas faka Esperanto-asocio de la nomo Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado.

Inter 1961 kaj 1964 aperis Nova Civito, la esperantlingva eldono de la revuo Città Nuova de la Fokolar-movado. Ekde 1997 aperas Nova Urbo, "novaĵletero de la Fokolar-movado", hodiaŭ surreta bulteno kvaronjara.

Ekstera ligilo redakti