Folivejnojfolinervuroj estas la vaskulaj faskoj en la foliplatoj de folioj. Ekzistas ĉefa nervuro kaj flankaj nervuroj. Ilia tasko estas la transportado de akvo kaj asimilaĵoj. Ili ankaŭ plifortigas la folion.

retforma nervuraro ĉe Eŭropa fago (Fagus sylvatica)
paralelaj folinervuroj ĉe ursa ajlo (Allium ursinum)

La dukotiledonaj plantoj havas retformajn folivejnojn irantajn kiel fajnaj linioj de la meza vejno al ambaŭ direktoj, iĝante pli kaj pli fajnaj. La paralelnervuraj folioj havas nur vejnojn en laŭlonga direkto de la folia bazo ĝis la folia pinto. La specioj de unukotiledonaj plantoj ĉiam havas paralelajn folivejnojn, sed ankaŭ plantagoj. Ankaŭ inter la unukotiledonaj plantoj ekzistas esceptoj. Ekzemple Morphophallus havas retformajn folivejnojn.