Folkloro de Hispanio

La historio de Hispanio kaj de la kulturoj kun kiuj ĝi kunvivis lasis multajn restojn en la kulturo kaj la folkloro de la lando. Tiel, la hispana kulturo havas influojn iberajn, keltajn, romiajn, katolikajn kaj islamajn. La rolo de ĝia geografia situacio kaj ankaŭ la historiaj streĉiĝoj inter Kastilio kaj la ekstercentraj regionoj kontribuis al difino de la kulturo kaj la tradicioj de Hispanio.

Grupo de dancoj tradiciaj en Santillana del Mar (Kantabrio).

Folklora muziko redakti

La folklora muziko estas tiel varia kaj riĉa kiel la regionoj. Tamen, ekzistis aro da ritmoj kaj dancoj etenditaj en la tuta duoninsulo kiuj, kun la paso de la tempo, aŭ en ĉiu regiono fariĝis apartaj aŭ kelkaj malaperis kaj nur restis kiel aldonaĵoj de aliaj, kiel estas la kazo de la ĥoto, kiu estas konsiderata kiel devenanta de Aragono, sed ĝi estas danco interpretata en preskaŭ la tuta duoninsulo. Ĝenerale, la etenditaj kulturaĵoj kiel folklora muziko aŭ je tradicia transdonado de generacio al generacio originiĝas en la periodo inter 1800 kaj 1950. Malfacilas trovi la barokajn kaj renesancajn originojn kiel estas la kazo de pluraj dancoj ligitaj al la religiaj ritoj.

Inter la plej gravaj menciindas la flamenko, koplo, kupleo, fandango, kanaria isa, ĥoto, munjeiro, paloteo, pasodoblo, pardiko, rebolado, sardano kaj verdialo.

La plej konata ĝenro el la folklora muziko hispana estas probable la flamenko, praktikita speciale de la ciganoj kaj ankaŭ de neciganoj ĉefe en Andaluzio. Ĝi estas konata de almenaŭ 1770, kaj superis diversajn epokojn de regreso kaj renaskiĝo. La stilo estis reproduktita de multaj de la plej famaj hispanaj muzikistoj, inkludante cantaores kiel Camarón de la Isla kaj gitaristoj kiel Paco de Lucía.